Boreala baleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Boreala baleno
balenino kaj balenido
balenino kaj balenido
La grandeco de boreala baleno kompare al homo
La grandeco de boreala baleno kompare al homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Cetacoj Cetacea
Subordo: Lamencetacoj Mysticeti
Familio: Balenopteredoj, Balaenopteridae
Genro: Balenopteroj, Balaenoptera
Specio: Balaenoptera borealis
Balaenoptera borealis
(Lesson, 1828)
Konserva statuso
Vivloko de boreala baleno
Vivloko de boreala baleno
Vivloko de boreala baleno
  • B.b.borealis
  • B.b.schlegelii
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Boreala baleno (Balaenoptera borealis) estas speco de cetaco el la familio de balenopteredoj. Ĝi estas lamenbaleno, nome la tria plej granda rorkvalo post la blua baleno kaj la balenoptero.[2] Ĝi vivas en plej multaj oceanoj kaj apudaj maroj, kaj preferas profundajn ĉebordajn akvojn.[3] Ili evitas polusajn kaj tropikajn akvojn kaj duonfermitajn akvejojn. La Boreala baleno migras ĉiujare el malvarmaj, subpolusaj akvoj en somero al moderaj, subtropikaj akvoj en vintro kun vivodaŭro de 70 jaroj.[4]

Atingante 19.5 m de longo kaj pezante tiom multe kiom 28 t,[4] la boreala baleno konsumas averaĝe 900 kg de manĝo ĉiutage; ties dieto konsistas ĉefe el kopepodoj, krilo, kaj alia zooplanktono.[5] Ĝi estas inter la plej rapidaj el ĉiuj cetacoj, kaj povas atingi rapidojn de ĝis 50 km/h por mallongaj distancoj.[5]

Post la grand-skala komerca balenkaptado dum la fino de la 19a kaj 20a jarcentoj, kiam pli ol 255,000 balenoj estis mortigitaj,[6][7] la boreala baleno estas nune internacie protektita,[1] kvankam limigita ĉasado okazas sub polemika supozita esplorprogramo farita de Japanio.[8] En 2008, ties tutmonda populacio estis ĉirkaŭ 80,000, malpli ol unu triono de sia populacio antaŭ la balenkaptado.[9][10]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Reilly, S.B. (2008). “Balaenoptera borealis”, IUCN Red List of Threatened Species 2008, p. e.T2475A9445100. doi:10.2305/IUCN.UK.2008.RLTS.T2475A9445100.en. 
  2. S.L. Perry (1999). “Special Issue: The Great Whales: History and Status of Six Species Listed as Endangered Under the U.S. Endangered Species Act of 1973”, Marine Fisheries Review 61 (1), p. 52–58. Alirita 26a de aprilo 2011.. 
  3. Gambell, R.. (1985) “Sei Whale Balaenoptera borealis Lesson, 1828”, S.H. Ridgway: Handbook of Marine Mammals, Vol. 3. London: Academic Press, p. 155–170.
  4. 4,0 4,1 Reeves, R.; G. Silber; M. Payne (Julio 1998). Draft Recovery Plan for the Fin Whale Balaenoptera physalus and Sei Whale Balaenoptera borealis (PDF). Silver Spring, Maryland: National Marine Fisheries Service. Arkivita el la originalo (PDF) la 3an de marto 2016. Alirita la 24an de aŭgusto 2020.
  5. 5,0 5,1 Shefferly, N. (1999). Balaenoptera borealis. Animal Diversity Web. Alirita 4a de novembro 2006.
  6. Horwood, J.. (1987) The sei whale: population biology, ecology, and management. Kent, England: Croom Helm Ltd.. ISBN 978-0-7099-4786-8.
  7. Berzin, A. 2008. The Truth About Soviet Whaling (Marine Fisheries Review), pp. 57–8.
  8. "Japanese Scientific Whaling: Irresponsible Science, Irresponsible Whaling" (Press release). WWF-International. 1a de junio 2005. Arkivita el la originalo la 25an de aŭgusto 2006. Alirita la 24an de aŭgusto 2020.
  9. (2008) Marine Mammals of the World: A Comprehensive Guide to their Identification. London: Academic.
  10. Sei whale. National Marine Fisheries Service. Alirita 2018-09-26.