Boris Grigorjev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boris Grigoriev)
Boris Grigorjev
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1886 (1886-07-11)
en Ribinsko,  Rusia Imperio
Morto 7-an de februaro 1939 (1939-02-07) (52-jaraĝa)
en Cagnes-sur-Mer
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancio
Alma mater Académie de la Grande ChaumièreRusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo pentristo • verkisto • grafikartisto
Verkoj Q16667159
The Harlot of Marseilles
Portrait of Vsyevolod Meyerhold
Q12166060
vdr

Boris Grigorjev (ruse Борис Дмитриевич Григорьев; Ribinsko, 11a de julio 18867a de februaro 1939) estis rusa pentristo kaj grafikisto.[1][2]

Li studis en la Imperia Akademio de Belartoj en Sankta Peterburgo kun Aleksander Kiseljov, Dmitri Kardovski kaj [Abram Arĥipov el 1907 al 1912. Li ekekspoziciis en 1909 kiel membro de la Unio de Impresionistoj,[2] kaj iĝis membro de la movado "Mir iskusstva en 1913.[1] Li verkis romanon, Junaj radioj.[3]

Grigorjev loĝis dumtempe en Parizo, kie li partoprenis en la Académie de la Grande Chaumière.[1] Tie li iĝis ege influita de Paul Cézanne.[4]

Post sia reveno al Sankta Peterburgo en 1913[4] li iĝis parto de la Bohemia tiea etoso ĉe artistoj kaj verkistoj, kiaj Serge Sudeikin, Velimir Ĥlebnikov kaj la poetino Anna Aĥmatova, ofte pentrante ties portretojn.

Grigorjev interesiĝis en la rusa kamparpejzaĝo, ties kamparanoj kaj vilaĝa vivo. El 1916 al 1918 li kreis serion de pentraĵoj kaj grafikaj verkoj, nome Rusio (Raseja, ruse Расея), priskribante malriĉecon kaj forton de la kamparanoj kaj vilaĝanoj de Rusio.[1][2]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]