Bosaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bosaso
setlejoadministra teritoria unuo • Harti inhabitation
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 433 471  (2009) [+]
Loĝdenso 36 123 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 17′ N, 49° 11′ O (mapo)11.28333333333349.183333333333Koordinatoj: 11° 17′ N, 49° 11′ O (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Horzono Orient-Afrika Horzono [+]
Bosaso (Somalio)
Bosaso (Somalio)
DEC
Bosaso
Bosaso
Situo de Bosaso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bosaso [+]
vdr
Mapo de Somalio, kie videblas la urbo Bosaso, plej norde, ĉe la marbordo de la Golfo de Adeno kaj je la landlimo kun Somalilando.

BosasoBoosaaso (somale Boosaaso, arabe بوساسو) estas granda urbo en Somalio kaj la ĉefa haveno de Somalio (ekde la komenco de la Somalia Enlanda Milito en 1991). Situa en la suda marbordo de la Golfo de Adeno ĉe la estuaro de la rivero Baalade Wadi, ĝi estas fakte la ĉefurbo de la regiono (gobolka) de Bari en la aŭtonoma regiono de Puntlando. Sudokcidente situas la montaro Al Mado. Fakte la urbo estas en la plej nordokcidenta parto de Somalio sen konsideri la teritorion de la sendependa Somalilando, kiu estas iomete pli okcidente.

Iam konata kiel Bender Qassim, Boosaaso regas sep distriktojn: Qandala, Caluula, Iskushuban, Bandar Bayla, Carmo, Baargaal kaj Qardho. La populacio en aŭgusto de 2006 estis ĉirkaŭkalkulata en 450,000 (sed ĝis 30,000 en la 1990-aj jaroj). Boosaaso havas miksitan loĝantaron kun urbanoj reprezentantajn la plej gravajn klanojn de Somalio, sed plej parto de ties populacio estas el la Harti subklano de la Darodoj. Ĝi havas ankaŭ signifan nombron de araboj Mehri, konataj ankaŭ kiel Araboj (Maksamuud) Saalaks.

Aŭtoŝoseo konektas la urbon Bosaso al Garoowe (la ĉefurbo de Puntlando), Las Anod, Galkacyo kaj, el tie, al Mogadiŝo kaj Berbera. Boosaaso havas la plej aktivan havenon en Somalio, kaj gravan flughavenon (Internacia Flughaveno Bender Qassim).

Relative stabila kompare al la sudaj partoj de Somalio, Bosaso estas rapide kreskanta urbo. Kiel ĉe Hargejso kaj Berbera, la rapida konstruo kiun ĝi ĝuis estis financita ĉefe de somaloj de eksterlande. Bosaso kreskis ĉefe ekde la komenco de la Somalia Enlanda Milito, ĉar ĝi allogis homojn de la tuta Somalio. Ekonomie, ĝi estas aktuale pli bone ol antaŭ la milito.

Bosaso estas ankaŭ grava haveno por ŝipoj kiuj elportas somaliajn elmigrantojn tra la Golfo de Adeno por setliĝi (foje kontraŭleĝe) en Jemeno, Saŭdarabio, kaj la aliaj landoj de la Persa Golfo. Ĉato estas enŝipita ankaŭ el tiu haveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne Bosaso jam estis konata en la epoko de antikva Grekio. Poste ĝi estis la iama setlejo de Bender Qassim, kaj estis setlita en la 14a jarcento de somala komercisto konata kiel Qassim kiu posedis kamelon nome Bosa aŭ Boosaas. Tiele la urbo dekomence nomita Bender Qassim ("La urbo de Qassim") iĝis poste Boosaaso, devene el la nomo de la kamelo. Tio tamen estas nur legendo. Ankaŭ membroj el diversaj subklanoj Mora'ase (kaj aliaj Harti) postulas deveni el la unuaj setlantoj de la urbo.

Pro la Somalia Enlanda Milito kaj la formado de Puntlando, Bosaso iĝis administra kaj negoca ĉefurbo de la nordorientaj regionoj de Somalio. Ĵuse, ĝi evoluis al ejo por rehavigo de nafto por martransporto inter la havenoj de la Ruĝa Maro kaj la Persa Golfo. La reĝimo de Siad Barre konstruis ĉi tie la ĉefan havenon de tiu regiono en la 1980-aj jaroj kaj la aŭtoŝoseon por la sendo de brutaro al Meza Oriento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomia kresko ege rilatas la la pliigo de la loĝantaro. Ekde la komenco de la milito la populacio kreskiĝis el 50,000 loĝantoj al 500,000, ĉar multaj subklanoj elmigris el konfliktaj regionoj de Puntlando al tiu urbo. Spite tio fiŝkaptado estas ankoraŭ grava spezofonto, krom la ĵusa piratado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

11° 17′ N 49° 11′ O / 11.283 °N, 49.183 °O / 11.283; 49.183 (mapo)