Somalia Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Usona "Cadillac Gage Light Armored Reconnaissance Vehicle" kaj itala "Fiat-OTO Melara Tipo 6614" kontrolas angulon dum la Somalia Enlanda Milito (1993).
Politika situacio en Somalio post la retiro de la Etiopiaj Armitaj Fortoj, 3a de februaro, 2009.
Politika situacio en Somalio en julio 2017.

La Somalia Enlanda Milito (somale Dagaalkii Sokeeye ee Soomaaliya, arabe الحرب الأهلية الصومالية) estas interna milito okazinta/okazanta en Somalio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskiĝis el la rezistado al la militista junto estrita de Siad Barre dum la 1980-aj jaroj. Ĉirkaŭ 1988–1990, la Somaliaj Armitaj Fortoj devis fronti la atakojn de variaj armitaj ribelgrupoj,[1] kiel la Somalia Savdemokratia Fronto en la nordoriento,[2] la Somalia Nacia Movado en la nordokcidento,[1] kaj la Unuiĝinta Somalia Kongreso en la sudo.[3] La klan-bazitaj armitaj opoziciaj grupoj elpostenigis la registaron de Barre en 1991.[4]

Variaj armitaj frakcioj ekkonkurencis por influi kaj rekte kapti la potenc-vakuon kaj en la sekvanta konfuzo, partikulare en la sudo.[5] En 1990–92, la somalia kutima juro portempe falis pro la batalado.[6] Tio okazigis la alvenon de militistaj obzervantoj de Unuiĝintaj Nacioj en julio 1992, al kio sekvis grandaj nombroj de pacfarantaj fortoj. Frakcia luktado sekvis en la sudo. En foresto de centra registaro, Somalio iĝis "nefunkcianta ŝtato".[7] La retiriĝo de UN okazis en 1995, post la sufero de multaj perdoj, sed sen atingi la restaŭradon de centra aŭtoritataro.[5] Post la falo de la centra registaro, estis ia reveno al la kutimjuro kaj al la religia juro en plej regionoj.[8] En 1991 kaj 1998, du aŭtonomaj regionaj registaroj estis establitaj en la norda parto de la lando.[5] Tio kondukis al relativa malpliigo en la intenseco de la luktado, kaj la Stokholma Internacia Pacesplora Instituto, SIPRI, forigis Somalion el sia listo de gravaj armitaj konfliktoj por 1997 kaj 1998.[9]

En 2000, la Transira Nacia Registaro estis establita, kaj sekvita de la Transira Federacia Registaro (TFR) en 2004. La tendenco al malpliigita konflikto haltis en 2005, kaj daŭra kaj detrua konflikto okazis en la sudo en 2005–07,[10] sed la luktado estis de multe pli malalta grado kaj intenseco ol en la komenco de la 1990-aj jaroj.[9] En 2006, trupoj de Etiopio konkeris plej el la sudo el la ĵus formitaj Islamaj Kortumoj. Tiu IK iĝis pli radikalaj grupoj, ĉefe Al Ŝabab, kiu ekde tiam estis luktanta kontraŭ la trupoj de la Somalia registaro kaj kontraŭ la pacigaj fortoj senditaj de la Afrika Unio por atingi kontrolon de la lando. Somalio pintis en la ĉiujara Indico de Fragilaj Ŝtatoj dum ses jaroj el 2008 ĝis kaj inklude 2013.[11]

En oktobro 2011, post preparaj kunsidoj, trupoj de Kenjo eniris en suda Somalio ("Operaco Linda Nchi") por lukti kontraŭ Al Ŝabab[12] kaj establi protektan limzonon ene de Somalio.[13] Tiuj kenjaj trupoj estis formale integritaj en la multnacia forto en februaro 2012.[14] La Federacia Registaro de Somalio estis establita en aŭgusto 2012, konstituante la unuan permanentan centran registaron de la lando ekde la starto de la interna milito.[15] Internaciaj analizistoj ekde tiam ekpriskribis Somalion kiel "fragila ŝtato" kio estas ioma progreso al stabileca statuso.[16][17][18][19]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ken Menkhaus, 'Local Security Systems in Somali East Africa,' en Andersen/Moller/Stepputat (eld.) , Fragile States and Insecure People,' Palgrave, 2007, 73. Archived 2014-02-22 at the Wayback Machine
  2. Legum, Colin. (1989) Africa Contemporary Record: Annual Survey and Documents, Volume 20. Africa Research Limited.
  3. Bongartz, Maria. (1991) The civil war in Somalia: its genesis and dynamics. Nordiska Afrikainstitutet.
  4. Central Intelligence Agency (2011)Somalia. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 10a de junio, 2009. Alirita 5a de oktobro, 2011.
  5. 5,0 5,1 5,2 Central Intelligence Agency (2011)Somalia - Government - Judicial branch. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je May 19, 2015. Alirita 2a de majo 2015.
  6. Ken Menkhaus, "Local Security Systems in Somali East Africa," Fragile States and Insecure People, 2007, 73.
  7. Identifying Causes of State failure: The Case of Somalia. Universität Konstanz Politik- und Verwaltungswissenschaften. Arkivita el la originalo je 22a de majo, 2015. Alirita 22a de majo 2015.; Fergusson, James, "Somalia: A failed state is back from the dead", The Independent, 13a de januaro 2013. Kontrolita 18a de majo 2015.; Anderson, Jon Lee, "The Most Failed State", The New Yorker, 14a de decembro 2009. Kontrolita 18a de majo 2015.
  8. Central Intelligence Agency (2003)Somalia - Government - Judicial branch. The World Factbook. Central Intelligence Agency. Arkivita el la originalo je 4a de marto, 2016. Alirita 18a de majo 2015.
  9. 9,0 9,1 En 2007, Menkhaus verkis, ke 'armita konflikto en Somalio ĝenerale malaltiĝis ekde la komenco de la 1990-aj jaroj. Armitaj bataletoj ankoraŭ okazas, sed jam ne kun la intenseco de la luktado kiu detruis Hargeisa en 1988–89 aŭ Mogadiŝo]n en 1991–92.' Menkhaus, FSIP, 2007, 75.
  10. Menkhaus 2007, op. cit., 76.
  11. Messner, J.J., "Failed States Index 2014: Somalia Displaced as Most-Fragile State", The Fund for Peace, 24a de junio 2014. Kontrolita 18a de majo 2015.
  12. "Kenya launches offensive in Somalia", 16 October 2011. Kontrolita 2a de majo 2015.
  13. United Nations Security Council, Report of the Monitoring Group on Somalia and Eritrea pursuant to Security Council Resolution 2002 (2011), S/2012/544, p.226
  14. Kenya – KDF. AMIS. Arkivita el la originalo je 2a de aprilo, 2013. Alirita 5a de majo 2015.
  15. Communiqué on Secretary-General's Mini-Summit on Somalia. United Nations. Arkivita el la originalo je 19a de oktobro, 2013. Alirita 18a de majo 2015.
  16. Balthasar, Dominik, "New Approaches Are Needed for State-Building in Somalia", Fair Observer, 19a de novembro 2014. Kontrolita 26a de junio 2015.
  17. Messner, J. J., "Failed States Index 2013: What Were You Expecting?", The Fund for Peace, 24a de junio 2013. Kontrolita 26a de junio 2015.
  18. The European Union announces more than €124 million to increase security in Somalia. European Commissioner. Arkivita el la originalo je 24a de majo, 2015. Alirita 22a de majo 2015.
  19. Somalia's Year of Delivery. Goobjoog. Arkivita el la originalo je 2a de aprilo, 2015. Alirita 22a de majo 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Afyare Abdi Elmi. Understanding the Somalia conflagration: Identity, political Islam and peacebuilding. Pluto Press, 2010.
  • Barnes, Cedric, and Harun Hassan. "The rise and fall of Mogadishu's Islamic Courts". Journal of Eastern African Studies 1, no. 2 (2007): 151–160.
  • Bøås, Morten. "Returning to realities: a building-block approach to state and statecraft in Eastern Congo and Somalia". Conflict, Security & Development 10, no. 4 (2010): 443–464.
  • I. M. Lewis. A Modern History of the Somali: Nation and State in the Horn of Africa, Athens: Ohio University Press, 2002, (ISBN 978-0-8214-1495-8).
  • Jutta Bakonyi. "Authority and administration beyond the state: local governance in southern Somalia, 1995–2006", Journal of Eastern African Studies, Vol. 7, Issue 2, 2013.
  • Ken Menkhaus. Somalia: State collapse and the threat of terrorism. Adelphi Papers No. 364, Routledge, 2008.
  • McGregor, Andrew. "The Leading Factions Behind the Somali Insurgency". Terrorism Monitor, Volume V, Issue 8, 26a de aprilo, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]