Knaboj-Skoltoj de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boy Scouts of America)
Knaboj-Skoltoj de Ameriko
emblemo
scouting association • neprofitcela organizaĵo
Komenco 1910 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Irving
Agareo

Skoltismo

Fondinto(j) William D. Boyce • Ernest Thompson Seton • Daniel Carter Beard • Charles Eastman vd
Ĉefestro(j) Randall L. Stephenson vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
"La Ideala Skolto", Statuo en Filadelfio (Pensilvanio)

La Knaboj-Skoltoj de Ameriko (aŭ Knabaj Skoltoj de Ameriko, angle Boy Scouts of America, mallonge BSA; familiare pli koncize, la Boy Scouts, Knabaj Skoltoj) estas la plej granda skoltisma organizaĵo kaj unu el la plej grandaj junularaj organizaĵoj en Usono, kun ĉirkaŭ 2,3 milionoj da junulaj partoprenantoj kaj ĉirkaŭ unu miliono da plenkreskaj volontuloj. La organizaĵo estis fondita en 1910, kaj de tiam ĉirkaŭ 110 milionoj da usonanoj partoprenis en ties programoj en iu tempo en siaj vivoj. La organizaĵo estas parto de la internacia skolta movado kaj fariĝis fonda membro-organizo de la Monda Organizo de la Skolta Movado en 1922. La deklarita misio de la Knabaj Skoltoj de Ameriko estas "prepari junulojn fari etikajn kaj moralajn elektojn dum sia tuta vivo instigante en ili la valorojn de la skolta ĵuro kaj juro." La junularo estas trejnita pri respondeca civitaneco, karaktera evoluo, kaj memfido per partopreno en vasta gamo de subĉielaj agadoj, edukaj programoj kaj, ĉe pli aĝaj niveloj, kariero-orientitaj programoj en partnereco kun komunumaj organizaĵoj. Por pli junaj membroj, la skolta metodo estas parto de la programo por instigi tipajn skoltajn valorojn kiel fidindeco, bona civitaneco, kaj eksterhejmaj kapabloj, per diversaj agadoj kiel tendaro, akvejo kaj migrado.

Por pli forte agi en ĉi tiuj subĉielaj agadoj, la organizaĵo havas kvar alt-aventurajn bazojn: Northern Tier ("norda rango", aparte fousanta pri kanuado en Minesoto, Manitobo kaj Ontario), Philmont Scout Ranch ("Filmonta Skolta Farmo", en Nov-Meksiko), Seabaze ("marbazo", en Florido, Usonaj Virgulininsuloj kaj Bahamoj), kaj Summit Bechtel Reserve ("Pinto Bektel Rezervujo", en Okcidenta Virginio), same kiel preskaŭ cent apartaj tendaroj kaj rezervujoj specife dediĉitaj al skoltoj.

jen "kubskoltoj" inter 5 kaj 11 jaroj (en junio 2014)

La tradiciaj skoltaj sekcioj estas Kubskoltado por aĝoj inter 5 kaj 11 jaroj, skoltoj "BSA" por aĝoj de 11 ĝis 18 jaroj, "Aventurado" aŭ Venturing por aĝoj 14 ĝis 21, kaj Maro-skoltoj por aĝoj 14 ĝis 21 jaroj. La BSA funkciigas tradiciajn skoltajn klubojn per lokaj organizoj, kiel ekz. preĝejaj paroĥoj, kluboj, civitaj asocioj, aŭ edukaj organizoj, por efektivigi la skoltistan programon por junularo en siaj komunumoj. Unuoj estas gviditaj tute fare de volontuloj nomumitaj de la organizaĵo, kiuj estas subtenataj de lokaj konsilioj uzantaj ambaŭ pagitajn profesiajn skoltistojn kaj volontulojn. Aldone, "Lernu por Vivo" estas ne-tradicia filio, kiu disponigas en-lernejan kaj karieron-edukadon. La 1-an de februaro 2019, la Knaboj-Skoltoj de Ameriko renomis sian flagŝipan programon, "Boy Scouts", al "skoltoj BSA" por reflekti sian ŝanĝon de politiko por permesi al knabinoj aliĝi al apartaj, seks-specifaj trupoj. La 18-an de februaro 2020, la Nacia BSA petis bankrotprotekton pro ekesto de seksmisuzaj procesoj; skoltado daŭris ĉar nur la nacia organizo petis pri bankrotprotekto, ne la lokaj konsilioj/unuoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]