Brazila kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feijoada.

Estas en Brazilo kvin specoj da kuirarto: La norda, la indiĝendevena, la nordorienta, la bahia kaj la suda. Aparte tipa manĝaĵo, konsiderita brazila nacia plado, estas feijoada [fejĵoada] ("fazeolumo", "brazila fazeolaĵo"). Por homoj el aliaj landoj ekzemplo de signife pli ekzotika kaj nekutima manĝaĵo estas la plado tanajura /tana'ĵura/, farita de frititaj aŭ bakitaj formikoj.

Specimenoj de tipaj trinkaĵoj estas cajuína [kaĵuina], brazila trinkaĵo farita el akaĵuo, aŭ kajpirinjo (portugale caipirinha [kaipiˈrĩjɐ]), brazil-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) el kaŝaso (cachaça, brazila sukerkana brando), suko de limeujoj, kansukero kaj glaciaĵo.

Afrikobrazila kuirarto

La afrikobrazila kuirarto superregas en la federaciero Bahio; ĝi kunmetas afrikajn, indianajn kaj portugalajn manĝaĵojn kaj kuirmanierojn. Tipaj kuiraĵoj estas vatapao kaj mokeko, ambaŭ estas preparataj kun marfruktoj kaj palmoleo. Palmoleo (azeite de dendê) estas tropika oleo, kiun oni eltiras el la oleopalmo, kiu kreskas en norda Brazilo. La afrikaj sklavoj pluevoluigis la feijoada-n. Kutime ĝi konsistas el nigraj fazeoloj, rizo, porkaĵo kaj manioko-faruno. Origine portugala kuiraĵo, la afrikaj sklavoj pluevoluigis ĝin kaj enkondukis kelkajn malplivalorajn erojn: porkajn orelojn, piedojn kaj taliojn kaj fazeolojn. Ĉiuj malsamaj kulturoj ĝin pluevoluigis, kaj ekzistas pli ol cent kuirmanieroj.