Brits

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brits estas grandurbo en Sudafriko, en Nordokcidenta Provinco.

Bazaj informoj

Geografio

Brits situas sur altebenaĵo en la norda parto de la lando. Pretorio troviĝas 45, Johanesburgo 70, Bloemfontein 420, Durbano 567, Port Elizabeth 951, Kaburbo 1290 km.

Historio

Brits estis fondita en 1924 sur la bieno Roode Kopjes (=Ruĝaj Montetoj) kaj estis nomita laŭ la posedanto Johannes Nicolaas Brits. En 2006 pro la minada evoluo la urbego ekprosperis.

Ekonomio

Brits estas parte minada, parte agrikultura centro. Oni produktas tie italajn aŭtojn Alfa Romeo. Oni minadas platenojn kaj vanadojn. Oni kultivas citrusojn kaj legomojn.

Trafiko

El Brits ĉefvojo kuras al Pretorio, krome estas malpli gravaj vojoj al la regionaj komunumoj.

Klimato

Brits havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 11-22 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 601 mm. La pluvo januare kulminas, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj

En la proksimo situas centro de gepardoj, kie oni bredadas tiujn bestojn, iomete ankaŭ aliajn sovaĝbestojn.

Fontoj