Esperantista klubo en Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperantista klubo en Brno estas la plej malnova esperanto-klubo en Ĉeĥio kaj sur la teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Ĝi daŭrigas la tradicion de la Unua societo de aŭstriaj esperantistoj, kiu fondiĝis en Brno, la ĉefurbo de Moravio, jam en la jaro 1901.

Programo kaj rilatoj kun aliaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Flanke de la Esperantista klubo en Brno ekzistas nuntempe en la urbo ankaŭ Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno, kiu estas memstara civitana asocio registrita laŭ la ĉeĥia juro, sed kiu kunlaboras kun la klubo kaj kunhavas kun ĝi signifan parton de la membraro. Kunvenoj de la klubo okazas ĉiusemajne merkrede inter 18:00 kaj 19:30 en strato Starobrněnská en la urbocentro. Ĉiun trian mekredon en monato pretigas komunan programon la Societo kaj tiam okazas kunveno en la urboparto Kohoutovice, kutime kun pli nombra partoprenantaro.

Krom la du menciitaj grupoj ekzistas en Brno ankaŭ neformala grupo kun nomo Brna klubo de ĈEJ, kiun konsistigas la lokaj reprezentantoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ) kiuj vivas aŭ studas en Brno kaj ĉirkaŭaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la Esperantista klubo en Brno estas priskribita en apartaj artikoloj, el kiuj ĉiu priskribas unu periodon laŭ jar-intervaloj:

1900-1914 1919-1938 1939-1945 1946-1952 1952-1968 1969-1989 1990-nun

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]