Saltu al enhavo

Brundorsa kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brundorsa kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leptotila
Specio: Brundorsa kolombo L. battyi
Rothschild, 1901
Leptotila battyi
Konserva statuso
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Brundorsa kolombo (Leptotila battyi) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Tiu specio estis disigita el la Grizkapa kolombo aŭ plumbokapa kolombo (Leptotila plumbeiceps), al kiu ĝi estas tre simila. Nome ĝi montras tre kontraste ruĝecbrunajn dorson, flugilojn (pli malhelaj en flugilpintoj) kaj voston (kun blankaj plumopintoj en ensteraj vostoplumoj) kun tre helaj subaj partoj (nur iomete helbrunecnuancaj) kaj bluhelgrizaj kapo kaj kolo (plumogrizaj). La beko estas nigra kaj la kruroj ruĝaj.

Ĝi estas endemio de Panamo (Kojbo, insulo Cébaco kaj deklivaro al Pacifiko). Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj. Ĝi estas minacata per habitatoperdo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]