Brunflugila arbalciono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunflugila arbalciono
Brunflugila arbalciono
Brunflugila arbalciono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Genro: Pelargopsis
Specio: P. amauroptera
Pelargopsis amauroptera
(Pearson, 1841)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Sinonimoj

Pelargopsis amauropterus (Pearson, 1841) [Eraro]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brunflugila arbalciono (Pelargopsis amauroptera) estas unu el la specioj de arbalcionoj, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj kiu enhavas ankaŭ alcionon kaj alcedinedojn.

Ĝi diferenciĝas disde la kukabaraoj de sia sama familio kaj de aliaj arbalcionoj pro malhavo de bluaj partoj aŭ markoj en flugiloj aŭ vosto (nur estas blueca dorso); anstataŭe tiu ĉi specio montras du bele kontrastajn plumarkolorojn, nome malhelbruna en dorso (flugiloj) kaj vosto kaj flavoranĝa en la resto (kapo, kolo, brusto kaj ventro). Krome esta ruĝegaj la fortika, longa kaj pintakra beko, la kruroj kaj la mallarĝa ringo ĉirkaŭ nigra kaj granda okulo. Temas pri unu el la plej belaj birdoj de la familio.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Barato, Malajzio, Birmo, kaj Tajlando.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj manglejoj.

Ĝi estas minacata de perdo de habitato.

Referenco[redakti | redakti fonton]