Pelargopsis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pelargopsis

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Halcionedoj Halcyonidae
Pelargopsis
Gloger, 1841
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pelargopsis estas genro de arbalcionoj, kiuj estas loĝantoj en tropika suda Azio el Barato kaj Srilanko al Indonezio. La specioj en taksonomia ordo estas jenaj:

Tiuj tri arbalcionoj estis iam provizore lokitaj en la genro Halcyon.

Tiuj estas tre grandaj arbalcionoj, 35 cm longaj. Ili havas tre grandajn ruĝajn aŭ nigrajn bekojn kaj brilruĝajn krurojn. La kapo kaj subaj partoj de tiuj specioj estas blankaj aŭ sablokoloraj, kaj la flugiloj kaj dorso estas malhelaj, varikoloraj en verda kaj blua, bruna aŭ nigra depende de la specio. Ambaŭ seksoj estas similaj. La flugo de la specioj Pelargopsis estas sveba, sed rekta.

La arbalcionoj Pelargopsis loĝas en vario de arbaraj habitatoj ĉe lagoj, riveroj, estuaroj aŭ marbordoj. Ili gvatas senmove dum predatendo kaj estas ofte nevidataj spite sian grandon. Ili estas tre teritoriaj kaj forigos aglojn kaj aliajn grandajn predantojn. Tiuj specioj ĉasas krabojn, fiŝojn, ranojn kaj ĉe la Cikonibeka arbalciono almenaŭ, rodulojn kaj birdidojn.

La specioj Pelargopsis elfosas siajn nestojn en riverbordo, falita arbo, aŭ arba termitejo, kie la ino demetas rondoformajn blankaj ovojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]