Buŝlavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Buŝlavaĵo aŭ buŝakvo.

Buŝlavo estas ago lavadi sian buŝon kaj buŝakvo estas likvo, kiun oni uzas por lavi sian buŝon. Ĝi normale enhavas desinfektaĵojn.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Buŝlavaĵoj estas kontraŭmikroba likvaĵo, kiu estas uzata por profilaktiko en la buŝa kavaĵo.

Ankaŭ nomiĝas buŝbano, fare per likvaĵo kiu estas tenita en la buŝo pasive aŭ ĉirkaŭ la buŝo per kuntiriĝo fare de la ĉirkaŭbuŝaj muskoloj kaj / aŭ per movado de la kapo kaj eble per gargaro, dum la kapo estas klinita malantaŭen kaj la likvaĵo bobelas en la dorso de la buŝo.

Kutime buŝlavaĵoj estas kontraŭmikrobaj solvaĵoj kiuj intencas redukti la mikroban ŝarĝon en la buŝa kavaĵo, kvankam aliaj lavoj buŝaj estu farataj por aliaj kialoj kiel por ilia maldolorigo, kontraŭinflama aŭ kontraŭ-funga agado. Aldone, iuj lavadoj agas kiel saliv-anstataŭantoj por neŭtrigi acidojn kaj teni la buŝon humida en kserostomio (seka buŝo). Kosmetikaĵoj buŝolavas provizore por kontroli aŭ redukti malbonan spiradon kaj lasas la buŝon kun agrabla gustosento.