Bunsun kaj Aiko: Rememore al mia unua amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bunsun kaj Aiko: Rememore al mia unua amo
Aŭtoroj
Aŭtoro Cho Sung Ho
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 2020
Eldoninto Korea Esperanto-Asocio
Lando Koreujo
Trajtoj
Paĝoj 108
Ĝenro Originala Rakonto; Romaneto
vdr

Bunsun kaj Aiko: Rememore al mia unua amo estas rakonto originale verkita en Esperanto fare de Cho Sung Ho. Ĝi estas bazita sur la propra vivo de la aŭtoro.

  • Per la letera formo estas ege bone kaj detale priskribitaj la profundaj sentoj de du gejunuloj. La legantoj ne nur ĝuas la etoson de la libro, sed ili travivas la sincerajn amsentojn de Bunsun kaj Sung. La rakonto estas verkita bele, bilde en flua Esperanta stilo. Julian Modest
  • Por ke miriadoj da vortoj en la koro plenigu nur unu aŭ du paperojn, kaj por ke senkaŝaj pensoj kaj sentoj tuŝu de unu la alian, la du geamantoj skribas literon post litero kun sincero kaj amo. Anonime

Recenzoj pri Bunsun kaj Aiko[redakti | redakti fonton]

  • Se al vi bonŝancis renkonti vian Amon – gardu kaj defendu ĝin, ne cedu. Kaj agu! Ne sufiĉas nur vivi kaj vivi – aktivi necesas! - kiel admonis nia granda tragika poeto. Certe se tio estas vera amo – kio en junaĝo eble ne evidentas. (Nun oni ofte nomas “amo” fakte nuran seksdeziron – la vorto senvaloriĝas...) Sed Vera Amo estas valoro egale kara al la Vivo mem... Amo, movanto de la sun’ kaj steloj... Valentin Melnikov Beletra Almanako N-ro 44 (2022)
  • La enveno de pluraj obstakloj (postdiplomiĝa laboro alikontinenta, ŝanĝo de ideo pri estonta profesio, malfacileco akiri pasporton ktp.) igas la historion leginda kaj, leteron post letero, sopiron post sopiro, vere streĉa. La vivo evoluas ja diversmaniere, sed ĉiam restas kiel protagonisto, malgraŭ la paso de preskaŭ tridek jaroj (la fina epizodo datas je septembro 2003) la amo, pri kiu la aŭtoro lastapaĝe petas, ke ankaŭ vi, leganto, kunpartoprenu ĝin kun li; tenu apude poŝtukon, la okuloj riskas malsekiĝi. Carlo Minnaja Literatura Foiro N-ro 318 (2022)
  • Tre bela libro kaj precipe kio plej interesas min estas la lingvo. La Esperanto uzata en ĉi tiu libro estas tre interesa, ĉar tre simpla. Ĉiu komencanto povas legi la libron kaj kompreni ĝin preskaŭ tute, preskaŭ perfekte kaj tamen ĝi enhavas ĉiujn elementojn, kiuj transdonas la sentojn de la aŭtoro, la sentojn de la rakonto, la subtilecojn de la sentoj inter la du gejunuloj. Paulo Sérgio Viana Jutuba filmeto (2022)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]