Schübelbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buttikon)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schübelbach-Buttikon (stacidomo).
Schübelbach
Blazono de Schübelbach
Akvoelektrocentralo Siebnen, komunumo Schübelbach
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto March
Geografia situo CH1903: 712802 / 225808 (mapo)47.1736111111118.9266666666667Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 56′ O; CH1903: 712802 / 225808 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8286
Areo 29,0 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 8862
Komunumkodo 1346
Mapo de Schübelbach
vdr

Schübelbach estas komunumo en la distrikto March en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 8 286 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schübelbach situas oriente de la rivero Wägitaler Aa, la elfluanto de la Baraĵlago de Wägital. En nordoriento la komunumo etendiĝas ĝis al la Linth-Ebenaĵo kaj en sudo al la Svisaj Antaŭalpoj. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Schübelbach la sudorienta parto de la vilaĝo Siebnen en okcidento kaj la vilaĝo Buttikon en oriento. Sur la komunuma teritorio situas la monto Stockberg kun alteco de 1247 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schübelbach limas en nordo al Tuggen, en nordoriento al Benken (SG), en oriento al Reichenburg, en sudoriento al Glaruso-Nordo (GL), en sudo al Innerthal, en sudokcidento al Vorderthal, en okcidento al Galgenen, kaj en nordokcidento al Wangen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Schübelbach situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 3 de Zuriko al Koiro kaj tra ĝia teritorio ankaŭ pasas la svisa aŭtovojo A3. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Koiro respektive Buchs, kaj krome tra ĝi pasas buso de Pfäffikon al Reichenburg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schübelbach datiĝas el la jaro 1184 kiel Subelnebach. Jam en la jaro 1045 estis menciita Buttikon kiel Butinchouen, kaj eĉ jam en la 1-a jarmilo en la jaro 972 Siebnen kiel Sibineihha. Post la Malnova Zurika Milito Schübelbach estis en la jaro 1437 submetita al la suvereneco de Ŝvico. Ĝis 1536 Schübelbach apartenis al la grandparoĥo Tuggen, tiam ĝis 1604 estis konstruitaj propraj preĝejoj en Siebnen, Buttikon kaj Schübelbach, kaj Schübelbach sendependiĝis de Tuggen. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]