Bystrzyca (Distrikto Lwówecki)
| Bystrzyca | ||
|
| ||
| vilaĝo en Pollando | ||
|---|---|---|
| Genitivo de la nomo | Bystrzycy | |
| Provinco | Malsupra Silezio | |
| Distrikto | Distrikto Lwówecki | |
| Komunumo | Komunumo Wleń | |
| Koordinatoj | 51° 2′ N, 15° 43′ O (mapo)51.0315.724166666667Koordinatoj: 51° 2′ N, 15° 43′ O (mapo) | |
| Poŝtkodo | 59-610 | |
| Telefona antaŭkodo | 075 | |
| Aŭtokodo | DLW | |
| Titolo de estro | vilaĝestro | |
Bystrzyca – [elparolu: bistĵica]; (germane Weistritz ĝis 1945); vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówecki en Komunumo Wleń, lime de la Kaczawskie-Montetaro kaj Kaczawskie-Montaro.
Ĝi estas la unu el plej malnovaj vilaĝoj en Distrikto Lwówecki, pri kiu estis skribite en kronikoj el 1217. De la 14-a jarcento ĝis la 16-a jarcento Bystrzyca estis proprietaĵo de familio von Zedlitz. Lasta, antaŭ la dua mondmilito, proprietulo de la vilaĝo estis Magnus von Braun, patro de fama Wernher von Braun - konstruanto de raketaj armiloj. Ĝis hodiaŭ staras biendomo de familio von Braun el 1646. En Bystrzyca interesinda antikvaĵo estas baroka – klasika preĝejo patronata de Dipatrino el Lourdes, kiu estis konstruita en 1772. Ankaŭ oni povas ekvidi tutefigurajn tomboŝtonojn de kavaliroj el la 17-a jarcento. Ĉe vilaĝa vojo troviĝas grandioza, la 800 jara taksuso, kia stumpo havas 4 metrojn da cirkonferenco. Post la taksuso el vilaĝo Henryków Lubański (la 1300 da jaroj), ĝi estas la dua laŭ maljuneco arbo en Pollando.
-
Preĝejo patronata de Dipatrino el Lourdes.
-
Ĉepreĝeja sonorilejo.
Bibliografio kaj fontaĵo
[redakti | redakti fonton]- Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Wrocław 1984
(pole) - http://www.wlen.pl
(pole) - http://pl.wikipedia.org/wiki/Bystrzyca_(powiat_lw%C3%B3wecki)
(pole) - 50 Wyjątkowych Atrakcji Powiatu Lwóweckiego - mapa. Wydawnictwo Poligrafia „AD REM” Jelenia Góra 2006
(pole)
Vilaĝoj de Komunumo Wleń:
Bełczyna • Bystrzyca • Klecza • Łupki • Marczów • Modrzewie • Nielestno • Pilchowice • Przeździedza • Radomice • Strzyżowiec • Tarczyn




