Béla Mészöly Munkás
Béla Mészöly Munkás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Messinger Béla |
Naskiĝo | 5-an de junio 1889 |
Morto | 3-an de oktobro 1942 (53-jaraĝa) |
Familio | |
Frat(in)o | László Mészöly (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Béla Mészöly Munkás [mEsoj munkAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészöly Munkás Béla estis hungara pentristo. Lia origina familia nomo estis Messinger ĝis 1909, lia familia nomvarianto estis Munkás-Mészöly.
Béla Messinger [1] naskiĝis la 5-an de junio 1889 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de oktobro 1942 en Aŭŝvico (Nazia Germanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Béla Messinger devenis el juda familio. Li frekventis judan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ekde 1907 la belartan akademion en Munkeno. Li vivis en Londono inter 1910-1912, poste li hejmenvenis. Li batalis dum la 1-a mondmilito. En 1920 li studvojaĝis en Eŭropo, plej longe en Nederlando, fine en Parizo. Li edziĝis en 1921, en la sekva jaro filo naskiĝis. En 1942 li estis arestita en Parizo, poste li deportiĝis al Aŭŝvico. Li plej ofte pentradis pejzaĝojn.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1924)
- Budapeŝto (1924-1938)
- Amsterdamo (1933)
- Barcelono (1934)
- Londono (1937)
- Parizo (1947)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Horgász kunyhó
- Hegyvidéki város
- Tabán télen (1928)
- Kikötő a Temzén (1936)
- Göcseji falu (vidu la bildon!)
- Parkrészlet (vidu la bildon!)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-29 per la retarkivo Wayback Machine
-
Göcseji falu
-
Parkrészlet