Céret
Céret | ||
katalune: Ceret, esperante: Sereto | ||
komunumo | ||
Vido de la urbo
| ||
|
||
Regno | Francio | |
---|---|---|
Regiono | Langvedoko-Rusiljono | |
Departemento | Orientaj Pireneoj | |
Arondismento | Céret | |
Kantono | Céret | |
Interkomunumreto | Vallespir | |
Rivero | Tech | |
Situo | Céret | |
- koordinatoj | 42° 29′ 21″ N 2° 45′ 8″ O / 42.48917 °N, 2.75222 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 1 440 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 107 m s. m. | |
Areo | 37,86 km² (3 786 ha) | |
Loĝantaro | 7 629 (2010) | |
Denseco | 201,51 loĝ./km² | |
Urbestro | Alain Torrent 2008-2014 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 66400 | |
INSEE | 66049 | |
Situo de Céret kadre de Francio
| ||
Vikimedia Komunejo: Céret | ||
Retpaĝo: www | ||
Laŭloka nomo : Cérétan |
Céret (katalune Ceret, esperante Sereto) estas malgranda urbo en suda Francio kun 7 675 loĝantoj (stato je 2009-01-01). Ĝi situas rande la monto-piedo de Pic du Canigou en la departemento Orientaj Pireneoj (Département Pyrénées-Orientales) en la regiono Langvedoko-Rusiljono (Languedoc-Roussillon), ĉ. 35 kilometrojn sudokcidente de Perpinjo (Perpignan) kaj ĉ. 180 kilometrojn norde de Barcelono en la valo de la rivero Tech.
Geografio
Najbaraj komunumoj
Etimologio
La nomo Cereto laŭdire venas de Ceretani (Iberoj). La loĝantoj france nomiĝas les Cérétans. Etimologie parenca ankaŭ estas la kataluno nacia danco sardano, kiu pli frue nomiĝis La Ceretane.
Vidindaĵoj
En Cereto troviĝas la mezepoka "Ponto de l' Diablo" (Pont du Diable (Céret)), kiu estis la plej granda ponto de la mondo en la 14-a jarcento kun arko-larĝo de 45,45 m.
Historio
La urbo apartenis al Hispanio ĝis la traktato de la Pireneoj 1659, poste ĝi estas franca.
Demografio
Arto
De 1909 Cereto fariĝis centro de francaj kaj hispanaj kubistoj. Nuntempe la urbeto havas konatan muzeon de moderna arto kun ĉ. 700 pentraĵoj kaj desegnaĵoj, i.a. de Pablo Picasso, Henri Matisse, Marc Chagall, Joan Miró, Jean Cocteau, Raoul Dufy, Juan Gris, Aristide Maillol, Ĥaim Sutin, André Masson, Manolo Martínez Hugué, Auguste Herbin k.a.
Esperanto
En 1904 Paul Berthelot fondis la asocion Espero Kataluna en Cereto. En 1905 Berthelot fondis la propagandan gazeton "Esperanto" en la urbeto, kiu en 1908 fariĝis la organo de Universala Esperanto-Asocio. Post lia foriro en 1906 la ĉefaj aktivuloj por Esperanto en Cereto estis Thérèse Julia kaj ŝia edzo.
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 5 voĉdonojn (0,20 % de voĉoj) en 2004, kaj 6 voĉdonojn (0,25 % de voĉoj) en 2009.