Thérèse Julia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Thérèse Julia
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1871 (1871-11-30)
Morto 16-an de februaro 1960 (1960-02-16) (88-jara)
Lingvoj Esperantohispana lingvo
Ŝtataneco FrancioHispanio
Profesio
Profesio esperantisto
v  d  r
Information icon.svg

Thérèse JULIA (naskiĝis en 1872, mortis la 16-an de februaro 1960 en Céret, Francio) estis rusiljona esperantistino.

Frua membro en Céret de Aplec Esperantista de Catalunya, kun sia edzo Jean Julia, ili ambaŭ fariĝis la ĉefaj aktivuloj de la loka grupo ekde 1906 post la forveturo de Céret de la fondinto de la grupo, Paul Berthelot kaj la disfalo de Aplec.

En aŭgusto 1914 Jean kaj Thérèse aliĝas al la deka Universala Kongreso en Parizo, sed la kongreso ne okazas pro la militdeklaro. Sinjorino Julia aldonas cent frankojn al la «Garantia Fonduso» de la kongreso.

Post la ĉeso de la aktivado pro la Unua Mondmilito, en 1922 ges-roj Julia restarigas la grupon de Céret, organizante kursojn kaj ekskursojn kune kun la grupo de Perpinjano.

En 1923 okazas Ĝenerala Kunveno de la Mediteranea Federacio de Esperanto en Marsejlo: s-rino Thérèse Julia por Céret kaj René Llech-Walter por Perpinjano estas delegitoj. En 1932 pro geografia ŝanĝo de federacia strukturo, Langvedoko-Rusiljono starigis propran federacion, al kiu apartenis la grupo de Céret.

Post la forpaso de sia edzo, la 8-an de februaro 1934 ŝi restas kiel sola ĉefa animanto de la grupo.

La 3-an de marto 1935 ĉe la urbodomo de Perpinjano disvolviĝas la jara kongreso de la Federacio de Esperanto Langvedoko-Rusiljono, sub la prezidanteco de Lidja Zamenhof, kie Thérèse Julia estas nomata vicprezidantino.

En 1944 la kursoj de Esperanto, malpermesitaj sub la influo de naziismo, rekomenciĝas libere. Jam en tiu jaro Thérèse Julia, delegita instruisto de la Universala Esperanto Asocio, instruas en Céret.

En 1954 la esperantista grupo de Perpinjano, okaze de ekskurso en Céret, vizitas S-rinon Julia, kiu tre feliĉiĝas renkonti esperantistojn. Ŝi elvokas rememorojn, speciale pri la 5-a Universala Kongreso en Barcelono en 1909, dum kiu ŝi kun ŝia edzo Jean Julia havis la honoron esti prezentitaj al Doktoro L. L. Zamenhof.

Kiam ŝi forpasas, en la ĵurnalo L’Independant de Perpinjano titoligas artikolon «La Esperanta Kultura Centro funebras». Ĝi raportas pri la agado de la dojenino de la esperantistoj de la federacio. «Konvinkita pri la nobla ideo de la internacia amikeco ŝi havis», kiel rimarkigas la funebra noto, «ekzemplan konduton de heroa kaj aŭtenta rezistantino por alinaciaj batalantoj dum la Dua Mondmilito».

En aprilo 1983, Michel Sageloli, urbestro de Céret, invitite de Jorgos afable raportas al la aŭskultantoj de loka asocia radio de AMELIE-les-BAINS, kiel li lernis Esperanton en 1922-1924 en la grupo de Thérèse Julia.

Fonto[redakti | redakti fonton]

El la verko de Jean Amouroux Histoire du mouvement espérantiste en Roussillon, Revuo "Conflent" n° 137, 1985, kun afabla permeso de l'aŭtoro.}