Cañada Vellida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cañada Vellida
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44168
Demografio
Loĝantaro 40  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 0° 55′ U (mapo)40.7082497-0.9149755Koordinatoj: 40° 42′ N, 0° 55′ U (mapo) [+]
Alto 1 322 m [+]
Areo 23,303749 km² ( 233 0.3 749 ha) [+]
Cañada Vellida (Provinco Teruelo)
Cañada Vellida (Provinco Teruelo)
DEC
Cañada Vellida
Cañada Vellida
Situo de Cañada Vellida
Cañada Vellida (Hispanio)
Cañada Vellida (Hispanio)
DEC
Cañada Vellida
Cañada Vellida
Situo de Cañada Vellida

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cañada Vellida [+]
vdr

Cañada Vellida [kaNJAda beLJIda] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. La loknomo Cañada estas komprenebla kiel Brutobreda Vojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 49 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Al Teruelo alvenas de nordo tri ŝoseoj, de sudo aliaj tri kaj unu okcidente el Gea de Albarracín. El la tri nordaj, tiu centra nome N-420 venas laŭ la valo de la rivero Alfambra. Laŭ tiu vojvalo el la kvina plej proksima municipo al la ĉefurbo nome Perales del Alfambra nordoriente laŭ la nacia ŝoseo N-420 estas Cañada Vellida. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-420, entre inter la km 626 kaj 630, kaj de la regiona A-228, en direkto al Galve kaj Jorcas.

La orografio de la municipo estas markita de la montoj de la Iberia Sistemo Cerro de la Lacera (1393 m) kaj Punta de la Cima (1402 m). La loĝloko mem kuŝas je 1322 msm.[1]

La municipa teritorio limas jene:

Nordokcidente: Rillo Norde: Rillo kaj Mezquita de Jarque Nordoriente: Mezquita de Jarque
Okcidente: Fuentes Calientes Oriente: Mezquita de Jarque kaj Galve
Sudokcidente: Fuentes Calientes Sude: Perales del Alfambra Sudoriente: Galve

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj: al transmigra brutobredado aludas la loknomo) kaj rura turismo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Pancrudo oni malaltiĝis ĝis nunaj 37 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]