Cabrejas del Pinar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cabrejas del Pinar (Sorio))
Cabrejas del Pinar
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 42146
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 301  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 2° 51′ U (mapo)41.798611111111-2.8466666666667Koordinatoj: 41° 48′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 1 161 m [+]
Areo 124 km² (12 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabrejas del Pinar (Provinco Sorio)
Cabrejas del Pinar (Provinco Sorio)
DEC
Cabrejas del Pinar
Cabrejas del Pinar
Situo de Cabrejas del Pinar
Cabrejas del Pinar (Hispanio)
Cabrejas del Pinar (Hispanio)
DEC
Cabrejas del Pinar
Cabrejas del Pinar
Situo de Cabrejas del Pinar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabrejas del Pinar [+]
vdr

Cabrejas del Pinar [kaBREĥas delpiNAR] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Cabrejas del Pinar estas etimologie komprenebla kiel Kapretoj de la Pinaro, kaj tiurilate estas du kaproj ĉe pino sur blua fono en la maldekstra duono de la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
Loko de Cabrejas del Pinar en la provinco Sorio.
Lageto La Fuentona.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 124,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 346 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 600 loĝantojn el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 34 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Arroyo de la Dehesa kaj Sierra de Cabrejas.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Riberas del Río Duero y afluentes, okupanta 3 hektarojn, nome 1 % de la teritorio kaj la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 6 054 hektarojn, nome 49 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Ĝis 1985 estis fervoja stacidomo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la romanika preĝejo, ruinoj de kastelo, tradicia arkitekturo kaj proksima lageto La Fuentona.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]