Montenegro de Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Montenegro de Cameros
Montenegro de Cameros.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26127 [+]
Demografio
Loĝantaro 51  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 2° 45′ U (mapo)42.089166666667-2.7538888888889Koordinatoj: 42° 5′ N, 2° 45′ U (mapo) [+]
Alto 1 235 m [+]
Areo 55 km² (5 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Montenegro de Cameros
Situo de Montenegro de Cameros

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Montenegro de Cameros [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Montenegro de Cameros [monteNEgro dekaMEros] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, plej nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Montenegro de Cameros estas etimologie komprenebla kiel Nigra Monto de Cameros, alude al la komarko Cameroj de Rioĥo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
Loko de Montenegro de Cameros en la provinco Sorio.
La preĝejo.
La ermitejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 55,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 34651 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 540 loĝantojn el 1877.

Ĝi distas 63 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi estas ĉe la montopasejo Santa Inés (1758 m), al la deklivaro de Ebro, kiu separas ĝin disde la cetero de la provinco, konstiutante ĝi preskaŭ eksklavo. Ĝi estas la nura loĝloko de Cameros kiu ne apartenas al la provinco Rioĥo; por administraciaj kaj politikaj aferoj, ĝi formas parton de la provinco Sorio.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sierra de Urbión y Sierra de Cebollera , okupanta 35 516 hektarojn, nome 99 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Sierra de Urbión, okupanta 5 523 hektarojn, nome 100 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

De tiu municipo devenis parto de la familio López de Tejada, kiu dediĉis sin al transmigra brutobredado, kiu instaliĝis komence de la 19-a jarcento en Ekstremaduro, kien ili alportis ŝafojn ĉiujare, precize al la municipoj Brozas kaj Navas del Madroño, kie ili atingis gravan socian kaj ekonomian pozicion.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]