Cubilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cubilla
Cubilla, Soria, España, 2017-05-26, DD 76.jpg
Administrado
Poŝtkodo 42148 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27  (2021) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 2° 56′ U (mapo)41.748611111111-2.9386111111111Koordinatoj: 41° 45′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto 1 091 m [+]
Areo 20,21 km² (2 021 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Cubilla
Situo de Cubilla

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cubilla [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cubilla [kuBIlja] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, nordokcidente de la provinco Sorio kaj en la Komarko Pinares (Komarko Pinaroj) en la nordokcidento de la provinco. La loknomo Cubilla estas etimologie komprenebla kiel Tureto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Pinaroj en la nordokcidento de la provinco Sorio.
Loko de Cubilla en la provinco Sorio.
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 27 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 240 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 45 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Cubilla kaj Cubillos (nun senhoma).

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 1 111 hektarojn, nome 55 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la 15-a jarcento jam ekzistis la preĝejo de Sankta Petro. En la 18-a jarcento estis kuŝejoj de marmoro, kio kontribuIS al la ekonomia disvolvigo de la loko.

Meze de la 19-a jarcento tiu municipo malaperis ĉar ĝi integriĝis en Talveila. Komence de la 20-a jarcento tiu municipo reaperis​ ĉar ĝi sendependiĝis de la municipo Talveila la 14an de Januaro 1930.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), ŝtonminado, forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun ĉevalbredado, kaj kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo de Sankta Petro, kuŝejoj de fosilioj, fontoj kaj aliaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]