Calcena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calcena
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50268
Demografio
Loĝantaro 75  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 1° 43′ U (mapo)41.6553877-1.7180907Koordinatoj: 41° 39′ N, 1° 43′ U (mapo) [+]
Alto 836 m [+]
Areo 64,741358 km² ( 647 4.1 358 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calcena (Provinco Zaragozo)
Calcena (Provinco Zaragozo)
DEC
Calcena
Calcena
Situo de Calcena
Calcena (Hispanio)
Calcena (Hispanio)
DEC
Calcena
Calcena
Situo de Calcena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calcena [+]
vdr

Calcena [kalZEna] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.
Rivero Isuela.

Calcena estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Aranda, kie ĝi estas inter Purujosa okcidente kaj Trasobares oriente. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Calcena mem estas je 102 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 836 msm en la Iberia Sistemo ĉe la montoj San José kaj Santa Bárbara, kaj sur la valo de la rivero Isuela, alfluanto de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-2302 kiu sekvas la fluejon de la rivero kaj laŭ kiu ĝi estas inter Purujosa nordokcidente kaj Trasobares sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis romiaj setlejoj rilataj al ekspluatejoj de arĝento.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Calcena kie oni plialtiĝis ĝis nunaj 78 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la plurstila preĝejo kun mudeĥara sonorilturo, la ermitejoj kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]