Purujosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Purujosa
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50268
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 30  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 1° 46′ U (mapo)41.6824626-1.7641229Koordinatoj: 41° 41′ N, 1° 46′ U (mapo) [+]
Alto 978 m [+]
Areo 35,43204 km² (35 43. 204 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Purujosa (Provinco Zaragozo)
Purujosa (Provinco Zaragozo)
DEC
Purujosa
Purujosa
Situo de Purujosa
Purujosa (Hispanio)
Purujosa (Hispanio)
DEC
Purujosa
Purujosa
Situo de Purujosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Purujosa [+]
vdr

Purujosa [puruĤOsa] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo.
Ravino Valcongosto.

Purujosa estas municipa teritorio en la nordokcidento de la komarko Aranda, kie ĝi estas okcidente de Calcena. Parto de la municipa teritorio estas okupata de la Natura Parko Moncayo.

La loĝloko Purujosa mem estas je 116 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 978 msm en la Iberia Sistemo sur la valo de la rivero Isuela, alfluanto de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-2302 kiu sekvas la fluejon de la rivero kaj laŭ kiu estas inter Calcena sudoriente. Aliflanke estas jam la provinco Sorio kaj la plej proksima loĝloko estas Beratón. Ambaŭ alirejoj estas malfacilaj montarŝoseoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado en Bronzepoko kaj de keltiberoj en la areo.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Purujosa estis donita de Alfonso la 2-a, kun aliaj lokoj al la Monaĥejo de Veruela en junio 1177 "Laudo etiam atque concedo vobis Perillosam cum terminis heremis et populatis scilicet, a Pinna de Águila usque ad Pinnan Perforatam et castello de Oliveto usque ad Chovas de Alondas..." En 1247 la abato de la monaĥejo de Veruela ŝanĝis kun Jakobo la 1-a Purujosa kontraŭ Bulbuente.​ Poste ĝi estis parto de la heredo de la grafoj de Morata, kiu apartenis al la nobela familio Martínez de Luna formita de Morata, Chodes, Villanueva de Jalón, Arándiga, Illueca, Gotor, La Vilueña, Valtorres kaj Purujosa.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Purujosa kie oni plialtiĝis el 425 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 26 censitaj loĝantoj en 2021, kvankam la veraj konstantaj loĝantoj estas nur 5 aŭ 6. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud. Multaj rekonstruitaj domoj estas por dua loĝejo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Altiraĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, krucmonumento, popola arkitekturo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La semaforo.

Spite la malmultajn loĝantojn (nur 5 aŭ 6 veraj konstantaj loĝantoj), Purujosa estas la plej malgranda loĝloko en Hispanio kiu disponas de semaforo; fakte la centra strato estas longa (500 m) kaj mallarĝa pro kio semaforo utilas ĉar du aŭtoj ne povas veni en kontraŭaj direktoj.

Purujosa estas menciita en la verko Cartas desde mi celda de Gustavo Adolfo Bécquer.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]