Carl Ferdinand Wilhelm Walther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Ferdinand Wilhelm Walther
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1811 (1811-10-25)
en Callenberg
Morto 7-an de majo 1887 (1887-05-07) (75-jaraĝa)
en Sankta Luiso
Lingvoj germana
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo teologo • verkisto • universitata instruisto • pastoro • redaktisto
vdr

Carl Ferdinand Wilhelm WALTHER (ofte C. F. W. Walther; naskiĝinta la 25-an de oktobro 1811 en Langenchursdorf, mortinta la 7-an de majo 1887 en Sankta Luiso) estis germana-usona teologo. Li estis la unua prezidanto de Luterana Eklezio - Sinodo de Misurio (LCMS) kaj ties influega teologo. Walther priskribiĝis kiel viro kiu forlasis sian patrujon plia ŝato de parollibereco, religia libereco kaj nerestriktita vivo en Usono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Havante 11 gefratojn kaj estante filo de evangelia pastoro li ĝuis unue instruadon fare de la patro. En la aĝo de ok jaroj li frekventis la lernejon de Hohenstein por la daŭro de du jaroj. Poste li eklernantis je latina lernejo de Schneeberg ĝis septembro 1829.

Poste li studis teologion ĉe la universitato de Lepsiko. Pro malsano li devis interrompi la studojn por duona jaro kiam li ekokupiĝis intense pri la skribaĵoj kaj la teologio de Marteno Lutero. Tio ĉi konfirmigis la konvinkon ke savo troviĝas en intima kono de la Biblio kaj de la konfesskribaĵoj de la luterana eklezio kiel ankaŭ per orientiĝo socia pri kristanismo. Tio kontraŭis tiam la teologian raciismon kaj la enprotestantisman ekumenismon. Post pasigo de la unua teologia ekzameno en 1833 li laboris ĝis 1837 kiel privata instruisto de la Loeber-oj en Kahla. En la 15.1.1837 li ricevis la ordinacion en la Kirko Bona Pastoro je Bräunsdorf (Limbach-Oberfrohna). Baldaŭ li konfliktis kun saksiaj ŝtataj kaj ekleziaj aŭtoritatoj pro privataj teologiinterpretadoj. Post kiam li renkontis Martin Stephan, predikiston de la Unuiĝo de fratoj de Dresdeno li vidis ke en Germanujo ne plu eblis aktivi. Kiam Stephan kuraĝigis la sekvantaron elmiri al Ameriko, Walther ankaŭ ekiris for kun ĉ. ok centoj da saksiaj luteranoj (Stefaniten/Stefananoj) sur kvin ŝipoj disde Bremeno al Nov-Orleano.[1] Walther mem venis kun Stephan en la kvina grupo kun 179 samideanoj sur la ŝipo Olbers por revivigi la ortodoksan luteranismon en la Novo Mondo.

Oni alvenis en la 21.1.1839. Dumvojaĝe Stephan deklarigis sin episkopo de la Apostola-luterana episkop-eklezio de Stefanburgo.[2] La ĉ. 700 ekziliĝintoj pluvojaĝis al Misurio. Walther komence animzorgantis en la komunumo de Kantono Perry kiujn fondis prusoj konservativaj. En la 21.9.1841 edzigis lin kiu naskis inter 1842 kaj 1852 ses infanojn.

Post kiam li demisiis pro riproĉoj de financfraŭdo kaj konkubeco (similajn akuzojn oni faris al li jam en Saksujo!) la regado venis en la manojn de Walther. En 1847 fondis li la Sinodon de Misurio kies prezidantecon li plenumis post elekto inter 1847-1850 kaj 1864-1878. Krome estigis li studkolegion, kiu kunfandiĝis poste al Concordia Seminary. Inter 1850 kaj 1857 li docentis surloke. En 1853 fondis li la Luteranan Biblian Societon de Sankta Luiso. Krome estis li ĉefpastoro de kvar luteranaj komunumoj (kiuj germane nomiĝis Gesammtgemeinde) sub la patronecoj de Sankta Triunuo, Sankta Kruco, Emanuelo kaj Ciono. Krome interesiĝis li pri la en 1876 en Saksujo fondita Sendependa evangelia-luterana Eklezio (ELFK) ĉar ties unua prezidanto Friedrich Ruhland estis ricevinta trejniĝon en Misurio.

En 1855 la universitato de Göttingen ofertis honoran doktorecon al Walther, kiun li rifuzis. Sed ja akceptis li saman oferton en 1878 fare de universitato en Columbus (Ohio). Ne tute 46 jarojn li deĵoris pastorece en Sankta Luiso.

Danke al la en 1844 fondita gazeto "Der Lutheraner" multaj tradiciemaj luteranoj el la Usona Mez-Okcidento kolektiĝis. Aliaj skribaĵoj naskiĝis pro interteologaj atakdisputadoj, oftege inter luteranaj fakuloj mem (ekz. kun Wilhelm Löhe). La interpreton de la sanktaj skribaĵoj, liaj bibliscienca kaj prikonfesia fakverkoj, la postreformacia skolastiko gravas por la memdifino de la usonaj luterantoj ĝis nun. Pro tio Walther kromnomiĝis Lutero de Ameriko.

Sur Concordia-tombejo, kie li estas entombigita, oni konstruis maŭzoleon por li. Memortago pri li estas la 7-a de majo.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Stimme unserer Kirche in der Frage von Kirche und Amt. 1852, interrete)
  • Die rechte Gestalt einer vom Staate unabhängigen Evangelisch-Lutherischen Ortsgemeinde. A. Wiebusch u. Sohn, St. Louis 1864, interrete
  • Die Evangelisch-Lutherische Kirche, die wahre sichtbare Kirche Gottes auf Erden. Concordia Publishing House, St. Louis 1867, 1891, interrete
  • Amerikanisch-Lutherische Evangelien-Postille: Predigten über die evangelischen Pericopen des Kirchenjahrs. Concordia Publishing House, St. Louis 1870, 1871, 1876, interrete
  • Amerikanisch-Lutherische Pastoraltheologie. 1876, [2]
  • Johann Wilhelm Baier (eld.): Compendium Theologiae Positivae. 1877 tria parto)
  • Gesetz und Evangelium. (1878) Concordia Publishing House, St. Louis 1893, interrete
  • Die rechte Unterscheidung von Gesetz und Evangelium (1884–1885, angle). Concordia Publishing House, St. Louis 1929

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph Barnbrock: Die Predigten C. F. W. Walthers im Kontext deutscher Auswanderergemeinden in den USA. Hintergründe – Analysen – Perspektiven. Schriften zur Praktischen Theologie, Band 2. Verlag Dr. Kovač, Hamburg 2003, ISBN 3-8300-0812-0.
  • Christoph Barnbrock: Ungleiche Partner. F.C.D. Wyneken (1810–1876) und C.F.W. Walther (1811–1887) in ihrer Eigenart. Ĉe: Lutherische Theologie und Kirche 4/2011
  • Arthur H. Drevlow, John M. Drickamer, Glenn E. Reichwald (eld.): C. F. W. Walther. The American Luther. Walther Press, Mankato (Minnesota) 1987
  • W. G. Polack: The Story of C. F. W. Walther. Concordia Publishing House, St. Louis 1935, 1973
  • Lewis William Spitz Sr.: The Life of Dr. C. F. W. Walther. Concordia Publishing House, St. Louis 1973, 1961
  • D. H. Steffens: Doctor Carl Ferdinand Wilhelm Walther. Lutheran Publication Society, Philadelphia 1917
  • Renate Schönfuß-Krause: Ein Sachse wurde zum „Luther Amerikas“ – Auswanderung von 665 sächsischen Lutheranern aus Dresden nach Nordamerika. Ĉe: die Radeberger, Nr. 43, 27.10.2017; Archiv „die Radeberger“, Ausg. 43/2017 Arkivigite je 2017-10-26 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
  • Renate Schönfuß-Krause: Spuk im Rödertal oder die Rettung armer Seelen aus (vor) dem Fegefeuer…. Ĉe: die radeberger Arkivigite je 2017-08-21 per la retarkivo Wayback Machine, 44-48/2016 (interrete)
  • Renate Schönfuß-Krause: Kreuzessucht ward Kreuzesfluch(t). Die Auswanderung sächsischer Altlutheraner – zwischen Utopie und Realität. Teil I. Ĉe: Altenburger Geschichts- und Hauskalender 2018. E. Reinhold Verlag, Altenburg 2017, ISBN 978-3-95755-033-0.

Filmo[redakti | redakti fonton]

En la 2011, okaze de la 200-a datreveno naskiĝtago fariĝis en Sankta Luiso fare de seminarianoj videaĵo en pluraj partoj pri la vivo de Walther kaj liaj konumumoj. La tuto estis vaste disdonita kaj komentita.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La plej malgranda ŝipo nome Amalia kun 51 eŭropforlasemuloj sinkis pro ŝtormo.
  2. Lawrence R. Rast Jr. ."Demagoguery or Democracy? The Saxon Emigration and American Culture." - Ĉe: Concordia Theological Quarterly, 63/4/1999, p. 247-269
  3. ekumenisma leksiono pri sanktuloj
  4. [1]