Carl O. Sauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl O. Sauer
Persona informo
Naskiĝo 24-an de decembro 1889 (1889-12-24)
en Warrenton
Morto 18-an de julio 1975 (1975-07-18) (85-jaraĝa)
en Berkeley
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de ĈikagoNordokcidenta Universitato • Central Wesleyan College
Familio
Infano Jonathan Deininger Sauer
Parencoj Margaret FitzSimmons
Okupo
Okupo geografopedagogo
vdr

Carl Ortwin SAUER (24a de decembro 1889 – 18a de julio 1975) estis usona geografo. Naskiĝinta en Warrenton, Misurio, en familio de germanaj metodistoj. Longa restado en Germanio havigis al li ampleksan konon de la germanaj lingvo kaj pensaro. Li gradiĝis en la Universitato de Ĉikago, kie li sekvis instruadon de la geomorfologo Rollin Salisbury, kaj doktoriĝis en 1915. Ekde 1923 li estis profesoro de geografio en la Universitato de Kalifornio en Berkeley, ĝis 1957, kiam ĝi iĝis emerita profesoro ĝis sia morto estante 85-jaraĝa. Li estis fundamenta progresanto en la disvolvigo de la skolo de kultura geografio de Berkeley.

En 1925 Sauer skribis la artikolon, "La Morfologio de la pejzaĝo", kiu disvolvigas metodologion por klarigi kiel oni kreas la kulturajn pejzaĝojn el supermetitaj formoj al la natura pejzaĝo. Alia el liaj verkoj plej konataj estis “Agrikulturaj originoj kaj disigoj” (1952). Li estis ankaŭ unu de la ĉefaj iniciatoj de la internacia simposio “Man´s Role in Changing the Face of the Earth" okazinta en Princeton (Nov-Ĵerzejo), en 1955.

Sauer estis tre forta kritikanto de la geografia determinismo, nome la hegemonia teorio en la usona geografio dum li ekkarieris. Li proponis anstataŭe alian paradigmon nome "morfologio de la pejzaĝo" aŭ poste kultura geografio. Tiu alproksimigo klopodis la arigon induktan de faktoj pri la homa efiko sur la medio, pri la konstruado de la kultura pejzaĝo kaj la ŝanĝoj en la formoj de vivo de la kulturoj. Li ricevis fortan influon de la antropologo Alfred Kroeber kaj de la teorio "superorganisma" de la kulturo de Friedrich Ratzel, partikulare de la dua volumo de lia Anthropogeographie, kiu direktis sian atenton al la temoj de disvastigo de kultivplantoj kaj de aldomigitaj animaloj. Sauer malakceptis pozitivismon, preferante komprenojn pli partikularismajn kaj historiismajn de la mondo kaj per granda helpo en la teknikoj de la kampolaboro. Politike Sauer montris sian priokupadon por la detruo de la kultura diverseco kaj por la media sano de la mondo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geography of the Upper Illinois Valley and History of Development, 1916
  • The Geography of the Ozark Highland of Missouri, 1920
  • The Morphology of Landscape, 1925
  • Basin and Range Forms in the Chiricahua Area, 1930
  • The Road to Cibola, 1934
  • Themes of plant and animal destruction in economic history, 1938
  • Environment and culture during the last deglaciation, 1948
  • Agricultural Origins and Dispersals, 1952
  • The Early Spanish Main, 1966
  • Sixteenth Century North America: The Land and People as Seen by Europeans, 1971