Friedrich Ratzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Ratzel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1844 (1844-08-30)
en Karlsruhe
Morto 9-an de aŭgusto 1904 (1904-08-09) (59-jaraĝa)
en Ammerland (Münsing)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Grandduklando Badeno
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Subskribo Friedrich Ratzel
Familio
Edz(in)o Marie Ratzel
Infanoj Hedwig Ratzel • Lila Riezler
Okupo
Okupo biologo • geopolitikisto • geografozoologo • politikologo • universitata instruisto
vdr

Friedrich RATZEL (30a de aŭgusto, 1844 – 9a de aŭgusto, 1904) estis germana geografo kaj etnografo, notinda ĉar ŝajne estas la unua kiu uzis la terminon Lebensraum ("vivospaco") en la senco kiu estos poste uzata de Naziistoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Post la finigo de sia lernejtempo, Ratzel startigis periodon de veturado dum kiu li transformiĝis el zoologo/biologo al geografo. li komencis sian kampolaboron en Mediteraneo, skribante leterojn pri siaj spertoj. Tiuj leteroj kondukis al laboro kiel veturrakontisto por la gazeto Kölnische Zeitung ("Kolonja Ĵurnalo"), kiu havigis al li rimedojn por plua veturado. Ratzel iniciatis kelkajn ekspediciojn, el kiuj la plej longa kaj plej grava estas lia veturado de 1874-1875 tra Nordameriko, Kubo kaj Meksiko. Tiu veturado estis turnopunkto en la kariero de Ratzel. Li studis la influon de personoj de germana deveno en Usono, speciale en Usona Mez-Okcidento, same kiel de aliaj etnaj grupoj en Nordameriko.

Li produktis verkitan rakonton de sia veturado en 1876, Städte-und Kulturbilder aus Nordamerika (Profilo de urboj kaj kulturoj en Nordameriko), kiu helpis establi la fakon de la kultura geografio. Laŭ Ratzel, urboj estas la plej bona loko por studi la popolojn ĉar la vivo estas "miksita, kunpremita kaj akcelita" en urboj, kaj ili prezentas la "plej grandajn, bonajn kaj tipajn aspektojn de la popolo". Ratzel estis veturanta tra urboj kiel Novjorko, Bostono, Filadelfio, Vaŝingtono, Richmond, Charleston, Novorleano kaj San Francisco.

Ratzel metis la fundamenton de la homa geografio en sia du-voluma Anthropogeographie en 1882 kaj 1891. Tiu verko estis misinterpretita de multaj el liaj studentoj, kreante nombrajn medideterministoj. Li publikigis sian verkon pri politika geografio, nome Politische Geographie, en 1897. En tiu verko Ratzel enkondukis konceptojn kiuj kontribuis al tiu de la Lebensraum kaj al la Socia darvinismo.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj aliaj verkoj estas la jenaj:

  • Wandertage eines Naturforschers (Vagotagoj de naturstudento, 1873–74)
  • Vorgeschichte des europäischen Menschen (Prahistorio de eŭropanoj, 1875)
  • Die Vereinigten Staaten von Nordamerika (Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko, 1878–80)
  • Die Erde, in 24 Vorträgen (La Tero en 24 lecionoj, 1881)
  • Völkerkunde (Etnologio, 1885,1886,1888)
  • Die Erde und das Leben (La Tero kaj vivo, 1902)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dorpalen, Andreas. The World of General Haushofer. Farrar & Rinehart, Inc., New York: 1984.
  • Martin, Geoffrey J. kaj Preston E. James. All Possible Worlds. New York, John Wiley and Sons, Inc: 1993.
  • Mattern, Johannes. Geopolitik: Doctrine of National Self-Sufficiency and Empire. The Johns Hopkins Press, Baltimore: 1942.
  • Wanklyn, Harriet. Friedrich Ratzel, a Biographical Memoir and Bibliography. Cambridge, Cambridge University Press: 1961.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]