Carrascosa de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carrascosa de la Sierra
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 54′ N, 2° 17′ U (mapo)41.895277777778-2.2805555555556Koordinatoj: 41° 54′ N, 2° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 184 m [+]
Areo 12,76 km² (1 276 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carrascosa de la Sierra (Provinco Sorio)
Carrascosa de la Sierra (Provinco Sorio)
DEC
Carrascosa de la Sierra
Carrascosa de la Sierra
Situo de Carrascosa de la Sierra
Carrascosa de la Sierra (Hispanio)
Carrascosa de la Sierra (Hispanio)
DEC
Carrascosa de la Sierra
Carrascosa de la Sierra
Situo de Carrascosa de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrascosa de la Sierra [+]
vdr

Carrascosa de la Sierra [karasKOsa delaSJEra] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, norde de la provinco Sorio kaj komarko Tierras Altas (Altaj Teroj) en la nordo de la provinco, kaj en la subkomarko Almarza. La loknomo Carrascosa de la Sierra estas komprenebla etimologie kiel Kverkaro de la Montaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierras Altas en la nordo de la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 17 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 27 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Castilfrio de la Sierra, Valtajeros, Aldealices, Magaña, Aldealseñor, La Losilla kaj Magaña.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Oncala-Valtajeros okupanta 119 hektarojn, nome 9% de la teritorio.​ Tie eblas vidi ankoraŭ liberajn lupojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La placo.
La preĝejo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis ekreloĝado fine de la 10-a jarcento kun ebla fondo en la 16-a jarcento.

Ĝi apartenis al la Duko de Alba, kiu havis nuran privilegion nomumi urbestron. En 1836, oni nuligis la institucion Mesto, kio rezultis en ruinigo de la transmigra brutobredado, ĉefa enspezofonto de Carrascosa de la Sierra.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejoj, la horloĝturo, la pilorio kaj diversaj tipaj konstruaĵoj. Krome estas la Dolmeno de Alto de la Tejera, sur la limo kun la teritorio de Castilfrío de la Sierra.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]