Catalina Berroa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catalina Berroa
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1849 (1849-02-28)
en Trinidado
Morto 23-an de novembro 1911 (1911-11-23) (62-jaraĝa)
Ŝtataneco Kubo
Parencoj José Manuel Jiménez Berroa
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • pianisto
vdr

Catalina BERROA (1849-1911) estis kuba instrumentisto, instruisto kaj komponistino. La unua virina dirigento de Kubo [1].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis naskita en la urbo Trinidad; urbo al kiu ŝi dediĉis sian unuan komponaĵon kiam ŝi estis dek-ok jara:“La Trinidadino”, kiu estas konsiderata ĝis hodiaŭ la Himno de la urbo. Ĝi estas kanto kun habanera ritmo por gitaro kaj piano. Tiel Catalina Berroa ĵus komencis montri ekbrilon de sia nekomparebla talento. Tiu ĉi esprimo de ama sento al la urbo vivtenas la famon de la verkistino.

La tuta familia medio favoris ŝian artan trejnadon: ŝi estis filino de profesia pianisto kun familiaj ligoj al bonegaj dirigentoj kaj muzikistoj. Aldone al sia hejma muzika pretigado, Catalina Berroa kompletigis siajn studojn en loka akademio kaj ĉe la elstara trinidada instruistino kaj pianisto Acela Duffay y Pérez.

Jam en adoleskeco Catalina ludis plurajn muzikajn instrumentojn konsiderataj "seriozaj" pro la rigoraj teknikoj por ludi ilin: pianon, orgenon, violonon, violonĉelon, gitaron, fluton kaj klarneton. Notoj indikas ke ŝi ankaŭ ludis mandolinon, harpon kaj liuton.

Krom esti virtuoza instrumentisto, Catalina estis multflanka komponisto de valsoj, gvaraĉoj, kantoj por voĉoj kaj gitaro, koruspecoj, himnoj, religiaj verkoj por voĉo kaj piano kaj por voĉo kaj orgeno. Ŝiaj verkoj esprimas konceptojn de tembro, melodio kaj ritmo influitaj de la sonoj alportitaj de eŭropaj, afrikaj kaj aliaj ĉirkaŭaj migradoj.

Catalina Berroa estis grava parto de la trinidada muzika vivo: ŝi iĝis dirigento kaj orgenisto de la paroĥa koruso ĉe la preĝejo San Francisco de Asís kaj dirigento de la koruso ĉe la Preĝejo de la Santa Trinidad; ŝi estis violonisto en la Brunet Theatre-orkestro, la ĉefa kultura institucio de la urbo en kie prezentiĝis zarzuelaj kompanioj [2].

Ŝi fondis la ‘Ĉambran Triopon’ kie ŝi ludis violonĉelon, kune kun Ana Luisa Vivanco en piano kaj Manuel Jiménez en violono. La Triopo prezentiĝis ludante pecojn de elstaraj eksterlandaj muzikistoj kiel Haydn, Beethoven kaj Mozart. Ŝi estis la unua virino orkestra-direktisto en Kubo [3].

Kun sia bofrato ŝi fondis muzikakademion kiu estis aranĝita por servi ankaŭ kiel dancejo.

Catalina Berroa estis nomumita prezidanto de la Filharmonia Sekcio ĉe la Societo “La Luz”.

Ŝi kunlaboris kiel volontula instruisto en la “Reciproka Helpsocieto por Koloraj Homoj” kie multaj lokaj muzikistoj havis la privilegion esti ŝiaj studentoj. Ŝia laboro kiel bonfaranto aperis en la loka gazetaro: pri la koncerto ofertita ĉe la “Bonfara Azilo kaj Karitata Hospitalo” de la urbo la recenzisto skribis: "la tre modesta Catalina Berroa estis parto de la prezentado ludante la violonon en la majstra maniero kiel ŝi scias." (El Telegrafo -1879)

…pli granda merito apartenas al Catalina Berroa” deklaras la renoma muzikologo Alicia Valdés Cantero en sia “Vortaro de Famaj Virinoj en la Kuba Muziko”, “ŝi estis la unua virino komponisto naskita en Kubo kaj la iniciatinto de la kantmovado en Trinidad."

La prefero de Catalina Berroa por temoj de galanta amo kaj amrilatoj, ne reprezentas intiman esprimon, ĉar ŝi konserviĝis for de iu romantika rilato. Ŝiaj verkoj estis kreitaj por la publiko, ĉar tiaj temoj estas universalaj kaj ĉiam aktualaj. Tiutempe ofte la amverkoj estis uzataj en serenadoj, kiel komentas la muzikologo, esploristo kaj pedagogo María Teresa Linares.

Tamen, la jaro 1902 por Catalina Berroa estis escepte produktiva je romantikaj verkoj, ĝuste la jaro kiam ŝi, kvindek-du jaraĝa, trovis la amon kaj ŝi edziniĝis al Lucas Jiménez, forĝisto laŭ profesio. La humila hejmo de la paro fariĝis spaco por la disvastigo de muziko kaj kulturo. Artistoj, admirantoj kaj preterpasantoj ofte kunvenadis ĉe ili por aŭskulti ŝiajn elstarajn prezentojn.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 189 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Berroa kunmetita kantojn, gvaraĉoj, himnoj kaj liturgia kaj sankta muziko [4]. Elektitajn laborojn inkluzivas:

  • Kanto La Triunuo, 1867
  • Kanto, Kanto de Belisa kaj Josefa, 1902
  • Kondamnita, La Talismano, Konscio, La pledo, Rosa Gentile, ĉiuj voĉo kaj gitaro
  • Guaracha Cerro De La Habana, la vespermanĝo de kato
  • Conchita marŝo
  • Majaj Floroj Preĝeja Muziko, pro korno kaj piano
  • La Virgulino de Kubo, por ĥoruso kaj kantistaro
  • Osalutaris, por voĉo kaj organo
  • Savas por du voĉoj, por voĉo kaj organo
  • Cecilia Waltz por piano kaj muzikgrupo
  • La nigrulo Mikaelo kaj Floroj, por piano

Ŝia muziko estis registrita kaj eldonita, inkluzive de:

  • Vocal Recital: Provedo, Lucy - PALAU, R.L./SANCHEZ, J.P./DE BLANCK, H./ANCKERMANN, C./AGUERO, G./JIMENEZ, J.M. (La Perla) Colibri CD-091

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Catalina Berroa, primera directora de orquesta en Cuba (30 November 2011). Arkivita el la originalo je 2019-12-08. Alirita 2019-12-08.
  2. Sadie, Julie Anne. (1994) The Norton/Grove dictionary of women composers. W. W. Norton & Company. ISBN 9780393034875.
  3. Orovio, Helio. (2004) Cuban music from A to Z.
  4. Catalina Berroa. Arkivita el la originalo je 18 July 2011. Alirita 26 January 2011.