Catherina Cibbini-Koželuch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Catherina Cibbini-Kozeluch)
Catherina Cibbini-Koželuch
Persona informo
Naskonomo Kateřina Koželuhová
Naskiĝo 20-an de februaro 1785 (1785-02-20)
en Vieno
Morto 12-an de aŭgusto 1858 (1858-08-12) (73-jaraĝa)
en Zákupy
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

Catherina Maria Leopoldina CIBBINI-KOŽELUCH [ĉibini koĵeluĥ] (Katerina Koželuh) (la 20-an de februaro 1785 en Vieno, la 12-an de aŭgusto 1858 en Zákupy, proksime al Česká Lípa [1] [2]) estis aŭstra pianisto kaj komponisto de bohemia deveno. Ŝi geedziĝis kun Anton Cibbini kaj tenis la kortegan oficon de unua sinjorino al la Imperiestrino Karolina Augusta. [3]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis naskita la unua el kvar infanoj de la konata komponisto, pianisto, kaj muzikeldonisto Leopold Koželuch (aŭ Koželuh) kaj Marie Allmayer von Allstern.

Post ricevi muzikteorion kaj pianolecionojn de sia patro, Catherina montris la emon esti koncertistino, kaj ŝi iĝis studento de la komponisto, virtuoza pianisto kaj pedagogo Muzio Clementi (1752–1832).

En letero al sia Londona komerca partnero, Leopold Koželuch diskutis planojn por prezenti la tiam 13-jaraĝan Catherinan al publiko en Anglio kiel bonegan pianiston kaj kantistinon ene de du jaroj. Tamen, la vojaĝo al Anglio ne realiĝis, eble ĉar la gepatroj jam estis eksedziĝintaj post amaraj kaj longaj leĝaj bataloj.

Rezulte, Catherina nur faris sian debuton kiel koncertpianisto en Vieno je sia 20 jaraĝo (1805); la koncerto okazis ĉe la domo de la komercisto Joseph von Würth, kie ŝi ludis la konĉerton por piano en Do maĵora de sia patro.

Ŝi estis laŭdita kaj rapide konsiderita kiel unu el la plej bonaj pianistoj en Vieno. Ankaŭ ŝi elstaris kiel pianinstruistino aprezita kaj serĉita de la altsociuloj; ŝi instruis al komponistino Leopoldine Blahetka (1809–1885) kaj al Arkidukino Sofia de Aŭstrio.

Oni scias ke laŭ sugesto de Clara Wieck, Robert Schumann serĉis la subtenon de Catherina dum sia restado en Vieno. Ankaŭ Catherina konatiĝis kun Chopin kaj Liszt. Ŝi apartenis al la plej proksima rondo de konatuloj de Ludwig van Beethoven; onidiroj sugestis ke Beethoven volis geedziĝi kun ŝi.

La komponisto, verkisto kaj muzikrecenzisto Johann Friedrich Reichardt (1752-1814) skribis: " La belan kaj kleran filinon de Kozeluch mi ekkonis, tre bela kaj gracia pianisto ".

En 1812 ŝi edziniĝis al kortega advokato Anton Cibbini kaj ŝi komencis publikigi sian muzikon en Vieno sub la nomo Cibbini-Kozeluch. Kiel kortega sinjorino, ŝi facile adaptis siajn komponaĵojn al la gusto de sia tuja ĉirkaŭaĵo kun sufiĉe diversaj inspiroj, kiel la ‘Ses Valsoj op. 6’, publikigita en 1832 de Tobias Haslinger en Vieno. La verkitaj komentoj pri ĝi diras ke “ili estas plenaj de oftaj kleraj ŝanĝoj unuflanke, sed aliflanke markitaj de simpla tintado de trionoj”.

La plej alta pinto de ŝia kariero estis verŝajne ŝia prezentado ĉe la koncerto okazigita, ĉe la universitata halo por ‘vidvinoj kaj orfejoj’ de la jura fakultato (1819). Ŝia muzika kariero finiĝis en 1825, kiam ŝi estis nomumita ĉefsinjorino je la servo de la imperiestrino Carolina Augusta kaj de ŝia posteulino, imperiestrino Maria Anna Carolina Pia.

Tamen, Catherina estis ne nur influa en muzikaj aferoj, ŝi ankaŭ lasis sian markon en la ĉiutaga politika vivo. Ŝi postulis la liberecon de la aŭstra gazetaro, kontraŭe al princo Metternich; ŝi fariĝis la celo de multaj pamfletoj kaj karikaturoj kiuj estis plurfoje prezentitaj en la landaj gazetoj.

Ŝi komponis plaĉajn pianajn ĉambrajn muzikojn: polonezojn, valsojn kaj variaĵojn, malgranda kvanto el kiuj ankoraŭ konserviĝas. Kelkaj polonezoj eĉ nuntempe foje estas luditaj kiel biso. Ŝiaj samtempuloj opiniis ke ŝia ludado estis "subtenita per impona kapablo, delikateco, profunda sento kaj valora scio pri la arto". Spertuloj emfazas ke ŝiaj verkoj montras "komponan kapablon kaj guston por virtuozeco." La verkoj de Catherina Cibbini-Kozeluch estas konservitaj en la Moravia Muzeo en Brno, dum ŝia aŭtografo estas en la Ĉeĥa Muzika Muzeo en Prago.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 123 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj verkoj inkluzivas:

  • Introduction et variations brillantes sur un thème de Caraffa, por fortepiano, op. 2
  • Divertissements brillants, op. 3
  • Enkonduko kaj variaĵoj en E bemola, op. 5
  • Ses valsoj por fortepiano, op. 6
  • Enkonduko kaj polonezo, op. 8
  • La rimembranza, op. 10
  • Grand trio concertante sur des motifs favoris pour deux pianos et violoncelle [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sadie, Julie Anne; Samuel, Rhian (1994). The Norton/Grove dictionary of women composers. ISBN 9780393034875. Retrieved 13 January 2011.
  2. Schweitzer, Claudia (2008). ... ist übrigens als Lehrerinn höchst empfehlungswürdig.
  3. Catherine Cibbini-Koželuch (1785-1858), prenita la 29-an de majo 2014
  4. "Women in Czech Music". prenita la 13-an de januaro 2011.