Cedreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cedreno
β-Cedreno
Plata kemia strukturo de la α-Cedreno
β-Cedreno
Plata kemia strukturo de la β-Cedreno
Kemia formulo
C15H24
CAS-numero-kodo 469-61-4
ChemSpider kodo 4936353
PubChem-kodo 6431015
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora viskozeca likvaĵo
Molmaso 204.36g·mol-1
Denseco 0.932g cm−3
Bolpunkto 261 °C
Refrakta indico  1,4982
Ekflama temperaturo 104 °C
Mortiga dozo (LD50) 5000 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R 36/38 R50/53 R50
Sekureco S26 S60 S61 S24/25 S23
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 08 – Risko al sano
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H304, H315, H319, H400, H410
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P273, P280, P301+310, P302+352, P303+361+353, P305+351+338, P331, P370+378, P391, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Cedreno estas seskviterpeno, triringa alkoholo trovata en la esencoleo de la cedroleo. Du izomeroj ĉeestantaj en la oleo estas la α-cedreno kaj la β-cedreno kiuj malsamas en la pozicio de la duoblaj ligiloj. Cedrenoj kaj derivaĵoj estas bioaktivaj seskviterpenoj kun fortaj proprecoj antisepsaj, anti-inflamaj, antispasmaj, tonikaj, adstringaj, diurezaj, sedativaj, insekticidaj, kaj antifungaj.

Tradicie ĉi-komponaĵoj estas globe uzataj en medicinaĵoj kaj kosmetikaĵoj. Cedreno kak cedrolo troviĝas en la lignoleo de la Juniperus virginiana, cipresacaj arbaroj kaj estis unue izolita de P. H. Walther en 1841 kvankam ĝia strukturo estis malkovrita nur en 1953. Zorgaj esploroj de ĉi-kombinaĵo estis plenumitaj de Friedrich Wilhelm Semmler (1860-1931) kaj Felix Hoffmann (1868-1946) en 1907 kaj pluraj esploristoj daŭrigis tiajn eksperimentojn.

La sinteza cedreno prepararita per senhidratigo de la α-cedreno estas esence pura kaj ĝi estas la materialo ordinare uzata por determinado de la hidrokarbonido. Pura cedreno prepariĝas per senhidratigo de la cedrolo kun formiata acido iĝante senkolora viskoza likvaĵo. Specimenoj de cedreno preparitaj ekde la cedrenona duonkarbazono aŭ cedreneno ĉiam havas malpli altan rotacian povon ol tiuj preparitaj per senhidratigo de la cedrolo, kaj do malpli puraj.

Verdire, la mezurado de la optika rotacia povo de la specimeno de α-cedreno eble estas la plej bona kriterio de ĝia pureco. Oni deduktas ekde la molekula refrakcio de la cedreno ke la hidrokarbonido estas triringa (du ciklopentanaj kaj unu cickloheksana ringoj) kaj posedas unu duoblan ligilon. Per agado de la acetata anhidrido oni povas prepari la cedrilan acetaton.[3]

Sintezo[redakti | redakti fonton]

  • Cedreno povas esti preparata per senhidratigo de la cedrolo en ĉeesto de formiata acido:
Sintezo de la cedreno ekde la cedrolo
Senhidratigo de la cedrolo al cedreno

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]