Celesztin Pállya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Celesztin Pállya
Busto pri Celesztin Pállya
Busto pri Celesztin Pállya
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1864 (1864-03-09)
en Ĝenovo
Morto 15-an de januaro 1948 (1948-01-15) (83-jaraĝa)
en Nagymaros
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Carolus Pallya
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Celesztin Pállya [celestin pAja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pállya Celesztin estis hungara pentristo.

Memortabulo pri Celesztin Pállya

Celesztin Pállya [1] Arkivigite je 2018-07-20 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 9-an de marto 1864 en Ĝenovo (Italio), li mortis la 15-an de januaro 1948 en Nagymaros (Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Celesztin Pállya alvenis en Hungarion en aĝo 5, en Újpest en aĝo 17. Lia desegnaĵo ricevis la unuan lokon en konkurso, helpe de la ricevita sumo li studis en Akademio de Belartoj de Vieno (1884), en simila lernejo en Munkeno, fine en majstrolernejo de Gyula Benczúr (1889 – 1894) en Budapeŝto. Li studvojaĝis en Italio kaj Germanio. Inter 1892–1894 li pentris la ĉevalojn en Landokupo de la madjaroj (rundpentraĵo). Liaj pentraĵoj (ĝenroj, aĵpentraĵoj, portretoj) estis vaste konataj en la lando. Li ricevis premion en 1929, honoran civitanon de Újpest en 1939. Li estis ĉiofaranto, ekzemple li faris violonon kaj biciklon.

Aprezo[redakti | redakti fonton]

Aprezo de Károly Lyka en 1900: "Celesztin Pállya povus malhavi la plenan homaron. Li faras propramane siajn ilojn, ŝuojn, biciklon, pentradas, kreas mirindan violonon.”

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vasárnap délután
  • Cigányvásár Kecskeméten
  • Falusi út
  • Itatás
  • Vásárban
  • Piacon
  • Menyecske
  • Virágcsokor (1890)
  • Szőlőfürt (1902)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • busto en Budapeŝto
  • stratoj en Budapeŝto kaj Nagymaros

Fontoj[redakti | redakti fonton]