Kernenried

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chappeli (Kernenried))
Kernenried
Blazono de Kernenried
Blazono de Kernenried
Blazono de Kernenried
Aefligen kaj ĉirkaŭo, Kernenried supre dekstre sur la bildo
Aefligen kaj ĉirkaŭo, Kernenried supre dekstre sur la bildo
Aefligen kaj ĉirkaŭo,
Kernenried supre dekstre sur la bildo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Burgdorf
Koordinatoj  47° 4′ 9″ N 7° 32′ 45″ O / 47.06917 °N, 7.54583 °O / 47.06917; 7.54583 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 9″ N 7° 32′ 45″ O / 47.06917 °N, 7.54583 °O / 47.06917; 7.54583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 443
Areo 3,33 km²
Alteco 506 m super marnivelo
Poŝtkodo 3309
Komunumkodo 0411
Mapo de Kernenried
Mapo de Kernenried
Mapo de Kernenried
vdr

Kernenried estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Burgdorf kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 443 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kernenried situas en la Svisa Mezlando ĉe la okcidenta flanko de la flotebenaĵo de la rivero Emme, proksimume 5 kilometrojn okcidentnordokcidente de la urbo Burgdorf. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Urtenen. La komunumo konsistas el la du pli-malpli samgrandaj setlejoj Kernenried sur alteco de 506 m s.m. en okcidento kaj Chappeli sur alteco de 502 m s.m., ĉar Kernenried situas kelkajn metrojn pli alte oni ĝin nomas ankaŭ Oberdorf kaj Chappeli Unterdorf.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,33 km², de kiuj 23,7% estas kovritaj de arbaro, 60,1% servas por agrikulturo kaj 14,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kernenried limas en okcidento kaj nordo al Zauggenried, en nordoriento al Fraubrunnen, en sudoriento aliflanke de la aŭtovojo al Lyssach, en sudo al Hindelbank, kaj en sudokcidento al Münchringen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Kernenried pasas la kantona ĉefvojo n-ro 245.1 de Burgdorf al Fraubrunnen, kaj ekzistas konekta vojo de Kernenried al Hindelbank. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 estas la alveturejo Kirchberg, kiu situas 3 kilometrojn oriente de la komuno en Rüdtligen-Alchenflüh. Ber la buslinio de Burgdorf al Fraubrunnen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kernenried datiĝas el la jaro 1261 kiel Reide. En la arbaro Oberholz-Schulwald ekzistas tombomonteto el la Hallstatt-epoko. Dum mezepoko la regantoj en Kernenried estis la Grafoj de Kiburgo, krome la Monaĥejo Fraubrunnen kaj la Monaĥejo Selz estis bienposedantoj. La administrantoj de la Senjorujo Kernenried estis la kiburgaj vasaloj, la Senjoroj de Kerr, kies prasiedejo estis akvokasteolo en Mösli, kiun la bernanoj en la jaro 1318 komplete detruis. Ne plu ekzistas restaĵoj de la kastelo. Sub berna regado Kernenried apartenis al la tribunalejo de Zollikofen kaj armee al Hindelbank. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Kernenried estis atribuita al la distrikto Burgdorf kaj post ties dissolvo en la jaro 2010 integrita al la administra distrikto Emme-Valo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]