Saltu al enhavo

Charles Bouvard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Bouvard
(1572-1658)
"Historicae hodiernae medicinae rationalis veritatis ..." verko postmorte eldonita en 1700 de la unua reĝa kuracisto Charles Bouvard.
"Historicae hodiernae medicinae rationalis veritatis ..." verko postmorte eldonita en 1700 de la unua reĝa kuracisto Charles Bouvard.
Persona informo
Charles Bouvard
Naskiĝo 1572
en Montoire-sur-le-Loir, Francio
Morto 22-a de oktobro 1658
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Reĝa Ĝardeno de Medicinaj Plantoj
Universitato de Angers
Profesio
Okupo kuracisto
profesoro
kemiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles BOUVARD (1572-1658) estis kemiisto, botanikisto, profesoro pri medicino de la Reĝa Kolegio kaj unua kuracisto de la franca reĝo Ludoviko la 13-a. Li sukcedis al Jean Héroard (1551-1628) kaj en 1628 li iĝis superintendanto de la Reĝa Ĝardeno pri Medicinaj Plantoj en Parizo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Karlo Buvardo estis naskita en 1572 en Montoire proksime de Vendôme. Li estis filo de kuracisto, kiu dediĉis lin al sia arto ekde kiam li estis infano, sed lia patro mortis tro frue por vidi sian deziron realiĝi.

La juna Bouvard estis edukita en Angers kaj estis precipe distingita fare de la profesoro pri jurisprudenco, Marin Liberge. Tamen lia emo al medicino pelis lin al Parizo, kie li dediĉis sin al anatomio kaj botaniko kun tia fervoro ke li baldaŭ atingis plejbonecon en ambaŭ fakoj. En 1604 li fariĝis kuracisto, en 1625 li iĝis profesoro en la reĝa kolegio, en 1628 li fariĝis la unua persona kuracisto de la reĝo kaj estro de la Jardin des Plantes.

En 1629 la reĝo donis al li nobelan titolon. Lia kverelo kun la fakultato estis notinda, kaj ne honorinda pro la rilato inter la kortega kuracistoj kaj la fakultato. Li ordonis al Ludoviko la 13-a bani sin kun la akvoj de la Forges kaj per parlamenta ordono li malhelpis disputon de la fakultato en kiu la naturaj avantaĝoj de la mineralakvoj por la organoj estis disputotaj.

Disputoj pri mineralakvoj ĝenerale estis malpermesitaj, kaj kiam Bouvard iĝis prezidanto de la fakultato, kabineta ordono permesis, unufoje, diskuti mineralakvojn kaj ordigis la negativan rezulton de la tezo: "An calidis naturis qualiumcunque metalicarum aquarum potus insalubris" — estis enskribita kiel vera en la registroj de la fakultato.

La fakultato obeis. — Bouvard mortis la 25-an de oktobro 1658. Guy Patin priskribas lin kiel egoisman bigoton. Li estis fervora subtenanto de la vomiga metodo, kaj laŭdire estis uzita de Ludoviko la 13-a. En unu jaro estis preskribitaj ducent dek du laksaĵoj kaj ducent dek kvin klisteroj, kaj la reĝo estis sangita kvardek sep fojojn. Eble li estis la modelo por la kuracisto Purgon de Molière.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]