Charles Hugo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Hugo
Persona informo
Charles Hugo
Naskiĝo 4-an de novembro 1826 (1826-11-04)
en Parizo
Morto 13-an de marto 1871 (1871-03-13) (44-jaraĝa)
en Bordeaux
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Charlemagne vd
Subskribo Charles Hugo
Familio
Patro Victor Hugo vd
Patrino Adèle Foucher vd
Gefratoj Léopoldine Hugo • Adèle Hugo • François-Victor Hugo vd
Edz(in)o Alice Lehaene vd
Infanoj Georges-Victor Hugo • Jeanne Hugo vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistofotistopublikigisto vd
Laborkampo literaturo • opinia ĵurnalismo • fotografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles-Victor HUGO (4a de novembro 1826 – 13a de marto 1871) estis franca ĵurnalisto, fotisto kaj la dua filo de la romanisto Victor Hugo kaj de lia edzino Adèle Foucher.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Charles entreprenis luktadon kontraŭ la mortopuno en 1851 kaj estis procesita kaj enprizonigita dum ses monatoj pro artikolo en la gazeto L'Evénement. Lia patro Victor Hugo faris memorindan diskurson en lia defendo la 10an de junio 1851.[1]

Kiam Louis-Napoleon enpoviĝis en 1851, Charles-Victor aliĝis al sia patro en volonta ekzilo en Ĵerzejo kaj Gernezejo, kaj kun Auguste Vacquerie kaj sia frato François-Victor Hugo li fotis sian familion kaj amikojn, intence al publikigo de libro titolita Jersey et les îles de la Manche, kun poezio kaj desegnoj de Victor-Marie, prozo de Vacquerie, Charles-Victor, kaj de sia frato, François.

En 1868 li entreprenis kun sia frato François-Victor la gazeton Le Rappel.

Li mortis pro koratako dum lia patro atendis lin por vespermanĝo.[2]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

- Fotaro de Charles Hugo -

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Julia Kristeva (20a de decembro 2011). The Severed Head: Capital Visions. Columbia University Press. pp. 100–. ISBN 978-0-231-53038-5.
  2. Victor Hugo (16a de februaro 2017). [ The Memoirs of Victor Hugo.] Read Books Limited. pp. 223–. ISBN 978-1-4733-5031-1.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • F. Heilbrun & D.Molinari, En collaboration avec le soleil, Victor Hugo, photographies de l'exil, Paris-Musées, 1998

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]