Charles Lassailly

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Charles LASSAILLY (n. la 3-an de septembro 1806 en Orleano - m. en 1843 en Parizo) estis franca verkisto kaj unu el la tiel nomataj "malgrandaj romantikistoj", samkiel Philothée O'NeddyXavier Forneret.

Filo de borsisto, Charles estis unue lernoknabo en la apoteko Montagné, proksime al la ĉefa vendoplaco de Orleano. Post kiam li renkontis Victor Hugo kaj Charles Nodier, kiuj estis trapasintaj Orleanon, Lassailly decidis ekentrepreni novan vivon en Parizo, kie li spertis mizerecon. Distingiĝante per sia danda vivmaniero, li renkontis Victor Cousin, Alexandre Dumas kaj Alfred de Vigny. Li estis cetere akceptita en la sabatajn kunveniĝojn de Paul Gavarni kaj en la salonon de la dukino d'Abrantès. Li fariĝis ĵurnalisto (prizorgante la sekcion pri spektakloj de L'Intransigeant). Post pluraj nedaŭraj revuoj, li finfine akceptis sekretariajn postenojn, interalie ĉe Honoré de Balzac.

Charles Lassailly apartenis al la grupo Bousingos, aro da junaj fantaziaj romantikistoj, en kiuj cetere troveblis Petrus Borel, Alphonse Esquiros, Théophile Gautier kaj Gérard de Nerval. Lassailly kontribuis al la kreado de la napoleona legendo, danke al sukcesaj poemoj. Li fondis respublikistajn gazetojn en Parizo, kaj verkis romanon, kies heroo elmontras la memmortigemon de la romantikista generacio.

Verkoj

  • Les roueries de Trialph, notre contemporain avant son suicide., 1833