Charles Pinot Duclos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Pinot Duclos
Persona informo
Charles Pinot Duclos
Naskiĝo 12-an de februaro 1704 (1704-02-12)
en Dinan
Morto 26-an de marto 1772 (1772-03-26) (68-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkistohistoriistoEnciklopediisto • romanisto • francaj moralistojpolitikisto • biografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles PINOT DUCLOS (naskiĝinta la 12-an de februaro 1704 en Dinan, mortinta la 26-an de marto 1772 en Parizo) estis franca verkisto kaj historiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian karieron ĉe advokato sed okupiĝis poste pri literaturo kaj famigis sin per siaj Considerations sur les mœurs (1751), la bone akceptita romano Confessions du comte de * * * (1742), la Histoire de Louis XI (1745) kaj la Mémoires sur les mœurs du XVIIIe siècle (1749). Ekde 1739 li estis membro de la Akademio de la enskribaĵoj, kaj iĝis ano de la Franca Akademio en 1747. Ties daŭra sekretario li iĝis en 1755. En 1766 li perdis la bonvolon de superuloj kaj faris vojaĝon en Italujon, kies frukto literatura estis Considérations sur l'Italie (1791). Lia ĉefverko estis la spritaj kaj informaj Mémoires secrets sur le règne de Louis XIV, la Régence et le règne de Louis XV (1791)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 248, kio legeblas tie ĉi.