Charlotte Stieglitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charlotte Stieglitz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1806 (1806-06-18)
en Hamburgo
Morto 29-an de decembro 1834 (1834-12-29) (28-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro sinmortigo vd
Tombo Friedhof II der Sophiengemeinde Berlin vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Edz(in)o Heinrich Wilhelm Stieglitz vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charlotte STIEGLITZ (fraŭline: Willhöfft; naskiĝinta la 18-an de junio 1806 en Hamburgo, mortinta la 29-an de decembro 1834 en Berlino) estis germana verkistino kaj edzino de la poeto Heinrich Wilhelm Stieglitz.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Charlotte, filino de hamburga komercisto, frekventis en Lepsiko superan burĝan lernejon ĝuante kantadinstruadon ĉe la Gewandhaus-kapelestro Christian August Pohlenz. En 1822 ŝi konatiĝis kun la posta poeto Heinrich Stieglitz kiu malantaŭ la ricevo de universitatforlasrekomendo en Göttingen kontinuigis la studojn ĉe la Universitato de Lepsiko kaj ekde 1824 en Berlino. Gefianciĝtempo ilia inter 1823 kaj 1828 dokumentitis per leterinterŝanĝo inter la estonta paro kiun eldonis Louis Curtze.

La romantika sinteno de ambaŭ aŭtomate kaŭzis post la nupto en la 20.7.1828 seniluziiĝojn akrajn; tio eĉ pli malboniĝis pro malsano kronika ilia. La konfliktojn pligrandigis la personeco duflanka de la edzo kiu ne sukcesis daŭrigi la unuajn sukcesojn kreivajn. Aliaflanke per la deĵoro kiel gardanto ĉe la Reĝa biblioteko li ne povis montri ĉiujn siajn verajn talentojn. Krome la paro restis senida. Charlotte do konvinkiĝis ke ŝia morto renaskos la spiritan reestiĝon de la edzo kaj sekve ŝi memmortigis sin per ponardo kiun ŝi iam estis donacinta al Heinrich. Tio faritis dum reveno de la edzo el koncerto. La suicido kaj ĝiaj motivoj supozitaj tiutempe en tuta Germanujo ja furoris. Ŝi entombigitis sur la tombejo II de la berlina Sofio-komunumo.

Kreiva agado[redakti | redakti fonton]

Charlotte Stieglitz ne estis verkistino en la pli mallarĝa senco de la vorto. Ŝiaj postmorte publikigitaj leteroj, taglibreroj kaj poemoj tamen skribmaniere plaĉas kaj altkvalitas.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

Charlotte Stieglitz ankoraŭ dumvive ege influis la verkojn Moderne Lebenswirren kaj Madonna de Theodor Mundt. Ŝi estis modelo por la instruistino Esperance, la korespondantino de Seeliger ĉe la verko Lebenswirren. Memmortigo ŝia ideon donis krome al la romano Wally, die Zweiflerin de Karl Gutzkow. La dramisto Peter Hacks ankaŭ reprenis la sorton de Charlotte en la teatraĵo Musen; ŝia kazo iel ekzemplis por la evoluo kiun la spirita vivo germana travivis ekde la Romantikismo.

Fontoj (laŭkronike)[redakti | redakti fonton]

  • Tauf-, Trau- und Bestattungsregister der Kirchgemeinde Schönefeld 1828–1846. Regionalkirchenamt Dresden, Lesestelle. Filmsignatur 20 K03 2015 0001936.
  • Anonym (Theodor Mundt): Charlotte Stieglitz, ein Denkmal, Berlin 1835.
  • Briefe von Heinrich Stieglitz an seine Braut Charlotte, in einer Auswahl aus dem Nachlasse des Dichters, herausgegeben von Louis Curtze. (2 Bde.) Leipzig: F. A. Brockhaus, 1859.
  • Erinnerungen an Charlotte. Von Heinrich Stieglitz. Aus Tagebuchblättern und sonstigen Handschriften des Verstorbenen ausgewählt und herausgegeben von Louis Curtze. Marburg. N. G. Elwert’sche Universitäts-Buchhandlung. 1863.
  • Heinrich Stieglitz. Eine Selbstbiographie. Vollendet und mit Anmerkungen herausgegeben von L. Curtze. Gotha, Verlag von Friedrich Andreas Perthes. 1865.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Brandes: Rahel, Bettina und Charlotte Stieglitz. Drei litterarhistorische Charakterbilder aus der Zeit des 'Jungen Deutschland'. Leipzig 1896
  • Klaus Doderer: Heinrich Stieglitz. Ĉe: Zeitschrift für deutsche Philologie. 74. Bd., 1955. p. 185–190.
  • Ludwig Geiger: Heinrich und Charlotte Stieglitz. Ĉe L.G.: Dichter und Frauen. Vorträge und Abhandlungen. Berlin, 1896.
  • Franz Josef Görtz (eld.): Charlotte Stieglitz: Gedichte und Briefe. Frankfurt/M., 1987.
  • Petra Hartmann: Die Rosskur der Charlotte Stieglitz. Ĉe: P.H.: Zwischen Barrikade, Burgtheater und Beamtenpension. Bielefeld, 2009. p. 9–47.
  • Friedrich KummerStieglitz, Heinrich Wilhelm August. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 36, Duncker & Humblot, Leipzig 1893, S. 177–180. (Ene de la artikolo pri edzo ŝia.)
  • Susanne Ledanff (eld.): Charlotte Stieglitz. Geschichte eines Denkmals. Frankfurt/M., Berlin, 1986.
  • Werner Leibbrand: Der Selbstmord der Charlotte Stieglitz. Ĉe: Deutsche Medizinische Wochenschrift 50, 1934.
  • Wolfgang Promies: Der ungereimte Tod, oder wie man Dichter macht. Zum 150. Todestag von Charlotte Stieglitz. In: Akzente. Zeitschrift für Literatur. Eldonis Michael Krüger. 32. Jg., 1985.
  • Lynne Tatlock: Grim Wives' Tales: Mundt's Stieglitz, Stieglitz' Goethe. Ĉe: Monatshefte für deutschen Unterricht, deutsche Sprache und Literatur. Bd. 82, Nr. 4, 1990. p. 467–486.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]