Chavagne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chavagne
komunumo
Chavagne - mairie.jpg
La urbodomo
Oficiala nomo: Chavagne
Ŝtato Flago de Francio  Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Arondismento Rennes
Kantono Mordelles
Interkomunumo Rennes Métropole
Historia regiono Bretona duklando
Rivero Vilaine
Situo Chavagne
 - koordinatoj 48°03′15″N 01°47′04″U  /  48.05417°N, 1.78444°U / 48.05417; -1.78444 (Chavagne)
Plej alta punkto
 - alteco 38 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 16 m s. m.
Areo 12,44 km² (1 244 ha)
Loĝantaro 3 744 (2009)
 - de aglomeraĵo 395 710
Denseco 300,96 loĝ./km²
Dato 2008-2014
Urbestro André Crocq
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35310
INSEE 35076
Situo kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo kadre de Francio
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
ButtonRed.svg
Situo kadre de Ille-et-Vilaine
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chavagne
Retpaĝo: Site internet de la ville de Chavagne

Chavagne estas franca komunumo, situanta en la departemento Ille-et-Vilaine kaj en la regiono Bretonio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chavagne estas vasta je 1 244 ha, situanta je 12 km sudokcidente de Rennes, inter la departementa vojo 34 (dirata dua ĉirkaŭvojo de Rennes), la nacia vojo 24 (vojo Rennes-Lorient), kaj la vojoj al Redon kaj Nantes.

La komunumo estas limigita oriente de la rivero Vilaine, sude de la rivero Meu kaj okcidente de la rivereto Beaumont.

Ĝi apartenas al la interkomunumo Rennes Métropole.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo enhavas neniun monumenton klasitan historia[1].

Lokoj referencitaj en la heredaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Saint-Martin

La preĝejo Saint-Martin, starigita laŭ la planoj de la arkitekto Edouard Brossay Saint-Marc inter 1861 kaj 1869 por anstataŭigi malnovan religian konstruaĵon.

La tombo (16-a jc) de kavaliro armita per spado, en la tombejo.

La biblioteko (17-a jc). Ĝi estis antaŭe la pastrejo.

La malnova kapelo Sainte-Anne, antaŭe situanta en la centro.

La malnova nobeldomo de Breil : situanta sur okcidenta vojo de Moigné. Sinsekva posedaĵo de la familioj de Vignes (en 1482), de Brays (en 1513), le Meilleur (vers 1583), du Pont (antaŭ 1766), le Brun (en 1766).

La malnova nobeldomo de Ménard : situanta sur okcidenta vojo de Moigné. Ĝi havas sunhorloĝon. Ĝi havis ankaŭ antaŭe privatan kapelon konsekritan al sankta Vilhelmo kaj kolombejon.

La malnova nobeldomo de la Chupelinaye : situanta sur okcidenta vojo de Moigné. Sinsekva posedaĵo de la familioj de Loriays (en 1480), le Prestre senjoroj de Ménart (en 1513 kaj en 1576) - d'Avaugour (antaŭ 1634), de Lessart (en 1634), Cormier (en 1729).

La nobeldomo des Fontenelles : situanta sur vojo de Apigné. Ĝi posedis antaŭlonge privatan kapelon starigitan en 1726. Sinsekva posedaĵo de la familioj des Vignes (en 1427) - de Brays (komence de la 16-a jc), de Guitté (en 1565), des Fontaines (en ĉ. 1583), le Corgne senjoroj de la Villeneuve (antaŭ 1637), le Jay senjoroj de la Guiberdière (en ĉ. 1670), de Miniac (en 1712), du Pont sieurs d'Ouville (en 1726), le Brun (en 1766).

La malnova nobeldomo de la Pimoraye : situanta sur vojo de Apigné. Sinsekva posedaĵo de la familioj des Vignes (en 1480), le Febvre (en 1513 kaj en 1540), de Guitté (en 1563), le Corgne (antaŭ 1645), Aougstin sieurs de la Morinaye (en 1645), Champion senjoroj de Cicé (antaŭ 1675) kaj de Renée Foucault damo de Crévy ;

La malnova nobeldomo de la Touche. Ĝi havis privatan kapelon komence de la 18-a jc. Sinsekva posedaĵo de la familioj des Barres (en 1401 kaj en 1540), Bruslon senjoroj de Beaumont (en 1546), le Febvre siroj de la Silandais (en 1680 kaj en la 18-a jc).

La malnova nobeldomo de la Frogerais (18-a jc). Sinsekva posedaĵo de la familioj de Beauchesne (en 1427), Racine (en 1513 kaj en 1648), Fournel sieurs de la Fontaine, poste Prioul sieurs de la Cormelaye (en 1692), Montgermont (20-a jc).

La "Pâtis de Cicé" (paŝtejo). Ĝi enhavis antaŭlonge teramasegon ĉirkaŭatan de duoabla fosaĵo.

La malnova nobelodomo de la Robinaye. Ĝi enhavis antaŭlonge privatan kapelon. La 20-an de majo 1686, Gilles Privat, siro de Haut-Chemin, loĝanta en Rennes, prezentis Antoine Macart, pastron, por diservi en « la kapelo de lia nobeldomo de la Robinaye », kun pensio de 64 pundoj por du diservoj semajne, dimanĉe kaj vendrede (Departementaj arkivoj de Ille-et-Vilaine, 9 G, 42). Alproksimiĝe de la franca revolucio de 1789, S-ro de la Bourdonnaye de Blossac tiel prezentis tiun kapelejon, kies lasta titolulo estis Yves Cloirec, kleriko de Vannes (Pouillé de Rennes). Sinsekva posedaĵo de la familioj Blanchart (en 1457), de Lessart (en 1497), Prioul senjoroj du Haut-Chemin (en 1674), de la Bourdonnaye senjroj de Blossac (ĝis la fino de la 18-a jc kaj en 1789).

La nobeldomo de la Silandais aŭ Silandaye. Ĝi konsistas el centra konstruaĵo kun du flankaj pavilonoj. Tie estas france "fuie", privata kapelo kaj sunhorloĝo. Sinsekva posedaĵo de la familioj Levesque senjoroj de Molant (en 1380), le Febvre (en 1648), Champion senjoroj de Cicé (en ĉ. fine de la 17-a jc), Drouet senjoroj de Tertre, poste de Hubert de la Massue (komence de la 18-a jc kaj en 1787) el kiuj Joseph Hubert de La Massue de la Sillandais arkivisto de la kompanio de la katolikaj kavaliroj.

La malnova nobeldomo de la Billaudaye aŭ Ville-Hodais. Sinsekva posedaĵo de la familioj de la Roche (en 1416), de la Tourneraye (en 1506 kaj en 1583), de Bregel, le Febvre senjoroj de la Silandais (en 1662 kaj en 1703), de la Monneraye (en 1784).

La malnova nobeldomo de Buris. Antaŭlonge estis kapelo kaj juĝrajto. Sinsekva posedaĵo de la senjoroj de Buris (en 1379), poste de familioj Thierry senjoroj de la Prévalaye (en 1506), Becdelièvre senjoroj de la Fontaine (en 1510), de Lantivy (en 1694), de la Bourdonnaye senjoroj de Blossac (en 1767).

La nobeldomo de la Théalais. Sinsekva posedaĵo de la familioj Aougstin du Perray (1718),Félix Joseph Marie Vatar (1824), Auvêpre (1923), Evellin (1930), Calonnec (1978 ĝis 1982) Guillemois (1983 ĝis nun). La nobeldomo, estis ja konstruita dum la restaŭrado (1820), sed la origino de la Théalais estas pli malnova. En la paroĥaj registroj troveblas inter 1556 kaj 1561 la nomo de nobela Viro George de Lessart siro de la Téhallaye, edzo de Jeanne de Brays damo de Fontenelles, la terbieno tiam dependis de la baronlando de Cicé.

La malnova nobeldomo de Haut-Cramou, situanta sur la vojo de Mordelles. Sinsekva posedaĵo de la familioj le Febvre (en 1513), Robinaud (en 1544 kaj en 1578), Botherel senjoroj d'Apigné (antaŭ 1617), Fauchet (en 1617 kaj en 1648), le Vacher (en 1770).

La malnova nobeldomo de Cramou : posedaĵo de Isabeau de Montfort, edzino de Guillaume Raguenel vicgrafo de la Bellière, poste de familioj Raguenel (en 1422), de Cramou (en 1427 kaj en 1440), le Breton, Aulnette siroj de la Borgnière (antaŭ 1564), Becdelièvre senjoroj de Buris (en 1564), Julienne senjoroj des Chapelais (en 1641), Mousset (en 1680), Bodin siroj de la Chesnaye (en 1707).

Personoj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Archivoj[redakti | redakti fonton]

  • Baronnie de Cicé en Chavagne, cotes 23 J 580 à 23 J 589, 23 J 942 à 23 J 947, 23 J 951 > Fonds de La Bourdonnaye-Montluc (23 J), Arkivoj de Ille-et-Vilaine.

Notes et références[redakti | redakti fonton]

  1. Datumbazo 'Mérimée': Listo de la noticoj pri la komunumo Chavagne}}.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Portalo pri Rennes Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Rennes
Portalo pri komunumoj de Francio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri komunumoj de Francio
Portalo pri Ille-et-Vilaine Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Ille-et-Vilaine