Chiquito de la Calzada

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gregorio SÁNCHEZ FERNÁNDEZ (Malago, 28-a de majo 1932), kies atista nomo estas Chiquito de la Calzada [ĉi KIto] estas hispana aktoro, humoristo kaj kantisto de flamenko.

Li komencis kiel kantisto de flamenko kiam aĝis 8 jaroj kaj li laboris en diversaj teatroj kaj salonoj de spektakloj de Hispanio kaj Japanio. Li iĝis tre populara danke al la humura televidprogramo Genio y figura (Antena 3, 1994), kie li montris sian propran manieron por rakonti ŝercojn. Multaj humoristoj kaj neartistoj imitis lin dum multaj jaroj kaj liajn strangajn vortojn kaj amuzajn nekutimajn esprimojn.

Filmaro

  • Spanish Movie, 2009.
  • Franky Banderas, 2003;
  • El oro de Moscú, 2002;
  • Papá Piquillo, 1998;
  • Señor alcalde, televida filmo, 1998
  • Brácula: Condemor II, 1997;
  • Aquí llega Condemor, el pecador de la pradera, 1996

Eksteraj ligiloj

greke Chiquito de la Calzada ĉe Interreta filma datumbazo (angle) greke hispane Chiquito de la Calzada Web Oficial greke hispane Frases y Sonidos de Chiquito de la Calzada