Christian von Gmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian von Gmelin
(1750-1823)
Bildo de Christian von Gmelin, germana juristo, kaj profesoro pri juro en la Universitato de Tubingeno. Li ankaŭ estis membro de la Supera Tribulano pri Apelacioj (1813).
Bildo de Christian von Gmelin, germana juristo, kaj profesoro pri juro en la Universitato de Tubingeno. Li ankaŭ estis membro de la Supera Tribulano pri Apelacioj (1813).
Persona informo
Christian von Gmelin
Naskiĝo 23-a de januaro 1750
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Morto 6-a de junio 1823
en Ludwigsburg, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tübingen
Universitato de Erlangen
Familio
Patro Johann Georg Gmelin vd
Gefratoj Eberhard Gmelin vd
Profesio
Okupo juristo • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian von Gmelin (1750-1823) renoma germana juristo, filo de Johann Georg Gmelin (1709-1755), nevo de Johann Georg Gmelin la Maljuna (1674-1728) kaj frato de Eberhard Gmelin (1751-1809)[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Universitato de Tübingen kaj en 1769 li estis nomumita prokuroro de la Justica Kortumo. Samtempe li komencis doni privatajn klasojn pri civila juro. Dum la tri sekvaj jaroj li laboris kiel privata instruisto por la jura edukado de nobla knabo, kie li ankaŭ kontribuis kiel mentoro. En 1773 li reiris al siaj klasojn en la Universitato de Tubingeno, kie li ankaŭ ricevis sian doktorecan diplomon pri juro.

Tiuepoke li iĝis konsilisto en la Universitato de Erlangen. Tie li ankaŭ iĝis profesoro pri juro, pli precise pri jurhistorio. En 1778, li ricevis sian doktorecon en la universitato. Komence de 1781, li reiris al Tubingeno kiel profesoro pri juro. Moriz Gmelin (1839-1879) ne priskribas "Christian von Gmelin"-on kiel "unuflankan erudiciulon", sed kiel "homon kun plurflanka edukado", kiu sukcesis altiri alilandajn studentojn al la "Universitato de Tubingeno".

En 1808, li estis omaĝita per la Kruco de la Kavaliroj de la Civilmerita Ordeno kiu faris el li noblulon. Dum siaj dudek lastaj jaroj Gmelin multe suferis pro malsano. En oktobro 1774, li edziĝis al Charlotte von Schlümbach (21.08.1754 Weiblich - 21.01.1819 Tübingen).[2] Ili havis kvar infanojn, inter ili la juristo Wilhelm Ludwig Gmelin (10.04.1788 Tübingen - 28.01.1865 Stutgarto)[3]. En 1822, oni donis al li la merititan emeritiĝon. Dum vizito al unu el liaj infanoj, li mortis en Ludwigsburg aĝante 73 jarojn.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Institutiones iuris civilis ex compendio Hoepfneriano 1783[4]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]