Christophe Alévêque

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christophe Alévêque
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1963 (1963-10-29) (60-jaraĝa)
en Le Creusot
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Institut supérieur des sciences, techniques et économie commerciales
Familio
Frat(in)o Alexandra Alévêque
Okupo
Okupo humuristofilmreĝisoroaktoro
TTT
Retejo http://www.aleveque.com/
vdr
Christophe Alévêque, la 1-an de julio 2010

Christophe Alévêque (naskiĝis la 29-an de oktobro 1963 en Le Creusot), estas franca humuristo kaj kronikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sian junaĝon li pasigis en Montceau-les-Mines, kie li studis ĝis la abiturienta jaro. Li ekstudis komercon en Parizo kaj, paralele, ekludis sur scenejoj de parizaj trinkej-teatroj.

Granda sukceso venis per lia spektaklo Alévêque ? en jaro 2002, en la teatro "Bobino" en Parizo, kie cinike kaj ironie li ludis pri la 11-a de septembro 2001 kaj iliaj sekvoj en Afganujo. Il ankaŭ lud-pripensigis pri la okcidenteca vivmaniero, la konsumada socio, la sociaj malegalecoj, ktp.

Li partoprenas en « la bando » de Laurent Ruquier ĉe radiostacio Europe 1 en la programero On va s'gêner (ni ne ĝeniĝos) kaj ĉe televidĉeno France 2 en On a tout essayé (ni ĉion provis).

En 2006, lia spektaklo Debout ! (stare!) miksis skeĉojn, kanzonojn kaj muzikaĵojn. Tiu spektaklo provis veki la homojn kaj al ili malfermi la okulojn pri freŝaj aktualaĵoj (problemoj en ĉirkaŭurbegoj, Iraka milito, penskontroloj, pli kaj pli fortaj pertimaj sistemoj).

Post la elekto de Nicolas Sarkozy en 2007, li starigis koruson por kanti Mille Colombes (mil kolomboj), kanzonon de Mireille Mathieu). Li organizis la unuan kuniĝon de tiu koruso la 17-an de majo antaŭ la luksa restoracio Fouquet's en Parizo. La dua renkontiĝo okazis antaŭ la Baziliko de la Sankta Koro la 27-an de junio, kaj poste okazis unu en la arta festivalo en Avignon, ktp.

Li ankaŭ regule verkis en la satira semajna gazeto Siné Hebdo kreita de la desegnisto Siné, kiun li antaŭe subtenis okaze de lia maldungo el la gazeto Charlie Hebdo[1].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Spektakloj[redakti | redakti fonton]

  • Alévêque ? (2002-2003)
  • Debout ! (2005-2006)
  • Debout ! 2 (2007-2008)
  • Christophe Alévêque est super rebelle !... Enfin ce qu'il en reste. (2009...)
  • 2010: Ciao Amore de Jérôme L'Hotsky en teatrejo "Gaité-Montparnasse".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Christophe Alévêque verkis regulan kronikon en Siné Hebdo, ĝis ĝia malapero. Kune kun kelkaj desegnistoj de tiu gazeto, li realigis Le petit Alévêque illustré (la eta Alévêque ilustrita), 2009.

  • Les monstrueuses actualités (la monstraj aktualaĵoj), 2011

Muziko[redakti | redakti fonton]

Alévêque kreis sian rokgrupon, Alévêque et son groupo (la lasta vorto samsignifas kaj samprononciĝas, kiel la Esperanta "grupo", kaj la tuto signifas : Alévêque kaj lia grupo). Muzik-albumo estis eldonita en januaro 2006.

Li partoprenis en la festivalo "Sons d'une Nuits d'été" en Nuits-Saint-Georges, la 30-an de junio 2007.

Li ankaŭ registris titolon kun la grupo Les Rois de la Suède en 2010.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1999 : L'Ami du jardin, de Jean-Louis Bouchaud : L'inspecteur
  • 2004 : Tout pour l'oseille, de Bertrand van Effenterre : Antoine
  • 2004 : Nos amis les flics, de Bob Swaim : Poisseman
  • 2006 : Mes parents chéris (televidfilmo), de Philomène Esposito : Romuald
  • 2006 : Les Petits Poucets, de Thomas Bardinet
  • 2008 : Fool Moon, de Jérôme L'hotsky : Tom
  • 2010 : Une pièce montée de Denys Granier-Deferre : Alexandre

Televido[redakti | redakti fonton]

  • 2009 : Les Petits Meurtres d'Agatha Christie : La plume empoisonnée d'Eric Woreth
  • 2010 : Contes et nouvelles du XIXe siècle : L'Affaire Blaireau de Jacques Santamaria : Blaireau

Teatro[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa fonto de tiu traduko venas el la franclingva fr:Christophe Alévêque.