Cili Nagy
Cili Nagy | |
---|---|
Cili Nagy | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nagy Cecília |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1978 (45-jaraĝa) en Veszprém |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Cili Nagy [nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nagy Cili estas hungara aktoro. Ŝia origina persona nomo estis Cecília, Cili estas ties karesnomo.
Cecília Nagy[1][2] naskiĝis la 24-an de oktobro 1978 en Veszprém (urbo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Cili Nagy estis edukita en Pécsely, ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1997, poste ŝi akiris aktoran diplometon en 2000 en aktorlernejo de Zalaegerszeg, fine ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2006. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Andor Lukáts kaj Tamás Jordán (aktoro). Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto) (2006-2008). Ŝi estis membro de Teatro Weöres Sándor ekde 2010, kie ŝi foje-foje ankaŭ reĝisoris. Ŝi ricevis 2 premiojn en 2014.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Hippolyta
- Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- Hamleto - Gertrud
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Maria
- Molière:
- L' Avarulo - Mariane
- Georgo Dandin - Angélique
- Tartufo - Elmira
- Anton Ĉeĥov:
- Tri fratinoj - Olga
- Ivanov - Babakina
- Onklo Vanja - Jelena
- Ede Szigligeti: Liliomfi - najbarino
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Régimódi történet (televizia serio, 2006) - Anett
- Hacktion (televizia serio, 2014) - Izabella Dallos
- en 2 eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj[3]