Cistacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cistacoj
Cistus incanus
Cistus incanus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Cistacoj Cistaceae
Juss.

Cistus - Cisto
Fumana
X Halimiocistus
Halimium
Helianthemum
Hudsonia
Lechea
Tuberaria

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Cistacoj (Cistaceae) estas familio de malgrandaj arbustoj aŭ moltigaj plantoj ĉefe en la Mediteraneo (iuj en Sud-Ameriko).

175 specioj en 8 genroj, el kiu la plej gravaj estas

  • cisto (Cistus): daŭrafoliaj arbedoj kun malmultaj, grandaj (5-7 cm), mallonge vivantaj floroj en cumoj ŝosofine. Ili estas subvitre kulturataj. Ovario formiĝas el 5 karpeloj. Vaste konataj specioj estas la kreta cisto (Cistus creticus) kaj ladana cisto (Cistus ladanifer).
  • heliantemo (Helianthemum): malaltaj arbustoj kaj arbedoj, kun duope kontarŭsidantaj folioj kaj kun multaj sentemaj, mallonge daŭraj, en malhela vetero malfermiĝantaj, helkoloraj floroj. Ŝatataj ĝardenplantoj por sunplenaj lokoj.