Civitan International
Civitan International | ||
---|---|---|
Servoklubo | ||
Komenco | 1917 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Birmingham | |
Moto | Konstruantoj de Bona Civitaneco Por pli bona civita spirito | |
Fondinto(j) | Courtney Shropshire vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Civitan International estas libervola organizaĵo, konsistanta el reto de kluboj tutmonde. La organizaĵo laboras por krei pli bonan socion, helpante al individuoj kaj per implikiĝo en la loka medio. Speciala emfazo estas metita al helpo al homoj bezonantaj helpon. Civitan estas politike kaj religie neŭtrala organizaĵo, kaj havas pli ol 40 000 membrojn en Nordameriko, Eŭropo, Afriko kaj Azio.
Establado kaj historio[redakti | redakti fonton]
Civitan estis fondita en Birmingham, Alabamo en Usono en 1917. Fondinto kaj unua prezidanto estis D-ro Courtney W. Shropshire. La fono por la establado estis la Unua Mondmilito, kio estis la unua internacia konflikto en kiu usonaj soldatoj partoprenis. La milito influis usonajn familiojn kaj komunumojn kaj rekte kaj nerekte. Estis do deziro helpi kaj subteni lokajn komunumojn kaj homojn en simila situacio, kaj per praktika helpo kaj per disvastigo de pozitivaj valoroj [1].
Civitan estis elektita kiel la nomo de la unua klubo en Birmingham. La nomo venas de la latina vorto "Civitas" kiu signifas "komunumo" aŭ "komunuma civitano" [2]. La devizo estis "Konstruantoj de Bona Civitaneco".
Agado[redakti | redakti fonton]
Civitan helpas homojn per praktika helpo kaj subtenas projektojn en la loka komunumo. Dum sia historio, Civitan kunlaboris proksime kun aliaj organizaĵoj kaj estis noventreprena helpanto por projektoj kiel komunumaj centroj, centro de sportoj por handikapuloj kaj la Specialaj Olimpikoj.
Ekde la 1950aj jaroj, la fokuso de Civitan movis al helpi la handikapulojn.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Civitan History and Founders. Civitan International Website. Arkivita el la originalo je 2011-07-08. Alirita 2008-05-23. Arkivigite je 2011-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Armbrester, Margaret E.. (1992) The Civitan Story. Birmingham, AL: Ebsco Media, p. 14.