Clara de Hess

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Clara de HESS)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Clara de Hess
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1909 (1909-11-30)
Morto 21-an de julio 1994 (1994-07-21) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Argentino
Familio
Edz(in)o Jorge Hess
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Clara de HESS (naskiĝis 1910 - pereis akcidente la 21-an de julio 1994) estis elstara Esperanto-aktivulino en Argentino.

Ŝi kunfondis en 1941 Argentinan Esperanto-Ligon kaj helpis starigi dekojn da E-societoj en la lando, kiujn ŝi poste konstante vartis. Kun sia edzo Jorge Hess ŝi gvidis kursojn en Eŭropo kaj Latin-Ameriko. Fakdelegito de UEA pri vegetarismo, ŝi estis tutlande konata kiel aŭtoro de sukcesaj kuirlibroj hispanlingvaj.

Kiel kuiri sen viando (hispane Cómo cocinar sin carne) estas kuirlibro verkita de Clara de Hess kaj eldonita de Gilbert Ledon. Ĝi enhavas 1 001 vegetaranajn receptojn.

Vidu pliajn informojn ĉe Jorge Hess.