Clifford Husbands
Lia Ekscelenco Sir Clifford Husbands GKMG KA PK | |||||
---|---|---|---|---|---|
guberniestro ĝenerala de Barbado | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-a de aŭgusto 1926 en Plantejo Morgan Lewis, Sankta Andreo, Barbado | ||||
Morto | 11-a de oktobro 2017 en Sankta Jakobo, Barbado | ||||
Mortis pro | korinfarkto [#] | ||||
Ŝtataneco | Barbado [#] | ||||
Alma mater | Harrison College [#] | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Ruby C. D. Parris | ||||
Profesio | |||||
Okupo | juĝisto • politikisto [#] | ||||
| |||||
6-a Guberniestro ĝenerala de Barbado | |||||
Dum | 1-a de junio 1996 - 31-a de oktobro 2011 | ||||
Antaŭulo | Denys Williams (anstataŭe) | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Siro Clifford Straughn HUSBANDS, GKMG, KA, PK [Klifor Straŭn Husbands] (naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1926 en Plantejo Morgan Lewis en Sankta Andreo, mortinta la 11-an de oktobro 2017 Sankta Jakobo) estis la 6-a guberniestro ĝenerala de Barbado. Li tenis la postenon ekde la morto de Damo Nita Barrow en 1-a de junio 1996.[1]
Biografio[redakti | redakti fonton]
Husbands naskiĝis en Sankta Andreo, sed frekventis la Knaban Elementan Lernejon Selah ĉe Sankta Lucio de 1931 ĝis 1936, kaj la lernejon Parry kaj la kolegion Harrison de 1936 ĝis 1946.[1]
Post Kolegio Harrison li estis instruisto ĉe Lernejo Parry dum tri jaroj, kaj poste li iris al Londono por studi juron. Li akceptiĝis en la advokataron en 1952, kaj li reiris Barbaden por praktiki private ĝis 1954.[1]
De 1954 ĝis 1960, Husbands havis kelkajn postenojn en Grenado, Antigvo, Moncerato, Sankta Kito kaj Neviso kaj Angvilo. En 1960 li reiris Barbaden, kaj servis en la posteno de la Advokato ĝenerala dum 16 jaroj.[1]
En 1976, Husbands nomumiĝis kiel juĝisto de la Suverena kortumo, kaj li promociiĝis al juĝisto de Kasacia Kortumo en 1991 ĝis 1996.[1]
Pro la morto de Damo Nita Barrow en 1-a de junio 1996, Husbands ĵuriĝis kiel la 6-a Guberniestro ĝenerala de Barbado.
La 30-an de oktobro 2011 li surprize anoncis sian demision por la posta tago. Kvankam li ne indikis kialon, estas supozoj pri sanecaj problemoj. La oficon provizore transprenis Elliot Belgrave, juĝisto de la supera tribunalo[2].
Aljuĝoj, honoroj kaj rekonoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Governor General. BGIS. Alirita 30-a de decembro 2010.
- ↑ NationNews, 2011-10-30 angle
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle The London Gazette, 54419, paĝo 1. 7-a de junio 1996.
- angle The London Gazette, 57263, paĝo 1. 19-a de aprilo 2004.
|