Clifford Jordan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Clifford Irving Stanley Jordan (* 2-an de septembro 1931 en Ĉikago; † 27-an de marto 1993 en Manhatano) estis usona ĵaz-saksofonisto kaj flutisto.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Jordan ludis infanaĝe pianon, antaŭ ol li transiris al tenorsaksofono. Li komencis prezenti kun kunklasanoj de la DuSable High School, Johnny Griffin, John Gilmore kaj John Jenkins. Siajn profesiajn prezentadojn li havis kun Max Roach, Sonny Stitt kaj diversaj ritmenbluso-bandoj.

En 1957 li iris kun Roach al Novjorko, kie li fariĝis posteulo de Sonny Rollins en la kvinopo de Max Roach kaj ludis por tri albumoj por Blue Note, la unua, Blowing In from Chicago 1957 kun John Gilmore, Horace Silver, Curly Russell kaj Art Blakey.[1] Post tio li kunlaboris kun Horace Silver, J. J. Johnson, Kenny Dorham kaj de 1962 ĝis 1964 denove kun Max Roach, ekz. je ties albumo It’s Time el 1962 por Impulse!. En 1964 li partoprenis la mitan koncertvojaĝon de Charles Mingus tra Eŭropo. Dum la sekvaj jaroj li laboris cefe kiel bandestro kaj entreprenis plurajn vojaĝojn tra Eŭropo. En 1965 ekestis kun Julian Priester albumo dediĉita al blus-kantisto Leadbelly. Ekde 1974 ĝis 1975 li estis membro de la kvaropo de Cedar Walton. Krome li kunlaboris pri la albumo Mingus Dynasty.

Dum siaj lastaj jaroj Jordan direktis propran bandegon; kun preskaŭ forgesitaj muzikistoj kiel Dizzy Reece, Kiane Zawadi, Jerome Richardson, Charles Davis kaj Vernel Fournier ekestis komence de la 1990-aj jaroj lia albumo Down Through the Years. Kiel lia lasta verko validas la albumo "The Mellow Side of Clifford Jordan" aperinta postmorte en 1997 kun ĵazaj normkantoj kiel "Soul Eyes" kaj Ellington/Strayhorn-programo, je kiu kunlaboris multjaraj vojkunuloj kiel Julian Priester, Larry Willis kaj Mike LeDonne.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Blowing In From Chicago, 1957, Blue Note
  • Cliff Craft, 1957, Blue Note
  • Cliff Jordan, 1957, Blue Note
  • Spellbound, 1960, Riverside
  • Bearcat, 1961, Jazzland
  • Charles Mingus, Cornell 1964 (blue Note); The Great Concert, Paris 1964, 1964, America/MusiDisc
  • Glass Bead Games, 1974, Strata-East
  • The Highest Mountain, 1975, Muse
  • Two Tenor Winner!, 1984, Criss Cross

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ opinio de Richard Cook kaj Brian Morton la rilato kun Blue Note daŭris nur mallonge, ĉar lia retroa intereso pri svingo ne konvenis al la tiama malmolbopa koncepto de la; komp. Cook/Morton p. 815.


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko


Literaturo[redakti | redakti fonton]