Coenwulf (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monero de Coenwulf

Coenwulf (m. 821) estis reĝo de Mercia, Anglio, de decembro 796 al sia morto. Li estis la lasta reĝo de Mercia kiu dominis la plejparton de suda Anglio.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Coenwulf devenis de la reĝa familio de Mercia. Li estis posteulo de frato aŭ bofrato de Penda, kiu regis Mercia de ĉ. 626 al 655. Lia patro eble nomiĝis Cuthbert.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Coenwulf estis potenca nobelo, kaj atestis ĉartojn dum la regado de Offa.

Regado[redakti | redakti fonton]

Li sekvis Ecgfrith, filo de Offa kiel reĝo de Mercia. Ecgfrith mortis (eble murdite) nur kvin monatojn post sia altroniĝo.

Offa estis la plej potenca anglosaksa reĝo de sia epoko, kaj dominis East Anglia, Wessex kaj Kent. Ŝajnas ke, post lia morto, tiuj regnoj klopodis sendependi. En Kent, Eadberht la 3-a ribelis en 796, eble subtenata de Karolo la Granda. Aethelhard, kiun Offa nomumis ĉefepiskopo de Canterbury, fuĝis al Mercia.

Coenwulf skribis al papo Leono la 3-a por gajni ties konsenton ke li detroniĝu Eadberht. En sia letero, Coenwulf asertis ke Eadberht estis ordinita, kaj tial ne rajtis iĝi reĝo. Samtempe li petis permeson translokigi la ĉefepiskopejon de Canterbury al Londono (regata de Mercia). En 798 Leono kontraŭis la translokigon, sed konfirmis ke, pro sia antaŭa ordinado, Eadberht ne rajtis regi Kent. Li ekskomunikis Eadberht, kaj urĝis la reĝojn kaj princojn de Anglio forpeli lin de la trono. Ricevinte tiun aprobon, Coenwulf tuj invadis Kent, kie li kaptis kaj blindigis Eadberht kaj malliberigis lin en Mercia, verŝajne ĉe la reĝa abatejo de Winchcombe, Gloucestershire. Li nomumis sian fraton Cuthred reĝo de Kent. En ĉarto de 809, Coenwulf priskribis sin kiel "reĝo de Mercia kaj de la provinco Kent".

Kiel Offa, Coenwulf dominis Essex, kies reĝo, Sigered, estis priskribata en ĉartoj de 811 kiel "subreĝo", kaj en postaj ĉartoj kiel "duko".

Ne post 805 Coenwulf regajnis sian aŭtoritaton en East Anglia: tiun jaron Coenwulf eldonis monerojn tie.

En Wessex Coenwulf ne tiom sukcesis. Dum la finaj jaroj de Beorhtric (kiu mortis en 802), li dominis tiun regnon: sed, post ties morto, Egbert (subtenata de Karolo la Granda kaj eble la papo) iĝis reĝo de Wessex. La Hwicce (anglosaksa popolo kiu antaŭe sendependis sed iĝis parto de Mercia) atakis sed Egbert forpelis ilin. Wessex restis sendependa de Mercia.

En 796 aŭ 797 kimra armeo batalis kontraŭ armeo de Mercia ĉe Rhuddlan. En 798 Coenwulf kontraŭatakis, kaj mortigis Caradog ap Meirion, reĝon de Gwynedd. En 810 kaj 811 Coenwulf denove invadis kaj disrabis Kimrion.

En aprilo 796 Aethelred la 1-a, reĝo de Northumbria, estis murdita. Post nur unu monato lia sekvanto Osbald (Northumbria) estis detronigata kaj Eardwulf iĝis reĝo. Gravuloj kiuj kontraŭis Eardwulf estis ekzilataj kaj fuĝis al Mercia. Pro tio, en 801 Eardwulf invadis Mercia, sed ne estis decidiga batalo: sekvis pacakordo per kiu nek Mercia nek Northumbria gajnis avantaĝojn.

Ekleziaj aferoj[redakti | redakti fonton]

En 787 Offa fondis novan ĉefepiskopejon ĉe Lichfield, kie la episkopo Higbert iĝis la unua ĉefepiskopo. Tio ege pligrandigis la influon kaj rajtojn de ĉefepiskopoj de Canterbury, kiuj protestis al la papo. Fine en 803 estis decidate ke Lichfield reiĝu nura episkopejo. Ŝajne Higbert mem demisiis antaŭ la decida sinodo.

En 805 Wulfred iĝis ĉefepiskopo de Canterbury. Li kaj Coenwulf kverelis: en 808 la papo diris al Karolo la Granda ke Coenwulf ankoraŭ ne faris pacon kun Wulfred. Tamen ŝajnas ke la kverelo ĉesis - aŭ iom malpligrandiĝis - ne post la fino de 809, ĉar de 809 al 815 Wulfred kaj Coenwulf engaĝiĝis en serio de transdonoj de bienoj.

Tamen daŭre estis disputoj. Anglosaksaj reĝoj longe superis monaheĵojn, nomumis abatojn kaj abatejojn, kaj aprobis iliajn regulojn, sed la eklezio ekpretendis tiajn rajton. En 814, akompanata de Wigberht, episkopo de Sherborne, Wulfred iris al Romo, eble por diskuti kun la papo tiajn disputojn. Pro la akra kverelo Coenwulf plurajn jarojn senigis Wulfred de lia ĉefepiskopeja aŭtoritato, sed li regajnis tion nepost 825.

Ĉirkaŭ 820 Coenwulf devigis Wulfred transdoni grandan sumon da mono kaj riĉan bienon por akiri la rajton superi plurajn monaĥejojn. Malgraŭ tio la disputo daŭris, kaj prokrastis ĝis 822 la kronadon de Ceolwulf la 1-an, kiu en 821 sekvis Coenwulf kiel reĝo de Mercia.

Edzinoj kaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

Coenwulf edziĝis al Cynegyth. Ili havis almenaŭ du idojn:

  • Cwenthryth (v. supre)
  • Cynehelm, kiu verŝajne kunregis Mercia kune kun Coenhelm ĝis sia morto en 812.

Morto[redakti | redakti fonton]

Coenwulf mortis ĉe Basingwerk, Flintshire: verŝajne li preparis tie pluan invadon de Kimrio. Li estis sekvata de sia frato Ceolwulf la 1-a.