Arĝentkolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Columba argentina)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arĝentkolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Arĝentkolombo Columba argentina
Bonaparte, 1855
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Arĝentkolombo (Columba argentina) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo en Indonezio kaj Malajzio. Oni supozis ĝin formortinta sed naturaj populacioj malkovritaj en 2008 proksime de insulo Masokut povus reprezenti tiun specion, kaj fotoj el Simeulue konfirmas ĝian ekzistadon tie.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Arĝentkolombo ne estas distingebla el la Dukolora imperia kolombo je distanco, kvankam tio ne estas necese certa inverse; ĉar la Dukolora imperia kolombo povas varii inter palgriza, purblanka kaj eĉ flaveca koloraro, ofte estas ebla diri, ke iu birdo ne estas C. argentina. Deproksime la Arĝentkolombo povas esti rekonata per malmultaj karakteroj: la plumaro estas ĉiam hele arĝentgriza, kun nigraj flugoplumoj kaj fino de vostoplumoj; estas malforta verdeca nuanco en la plumoj de la malantaŭa kolo. La nigra parto de la vosto estas samegale longa en ĉiuj plumoj, dum ĝi formas nigran triangulon indikantan supren en la suba vosto de la Arĝentkolombo.[1]

Plej distingigaj karakteroj estas en la kapo, kiu estas diferenca, kun dekliva frunto (rondoforma en la DIK), rimarkindaj malhelruĝaj aŭ purpurecaj okul-bridoj (neniu en la DIK) kaj okuloj, kaj beko kiu estas pli malhela baze (pli hela en la bazo en la DIK), pli malhelpurpura poste kaj kun pala pomverdeca pinto. La piedoj estas bluec-grizaj, makulecaj kun variaj kvantoj de ruĝo. La birdoj estas iomete pli malgrandaj ol ĉe DIK, kun totala longo de ĉirkaŭ 36 cm, inoj iom pli grandaj kaj malhelaj ol maskloj averaĝe, kaj junuloj estas aspekte pli sablo-koloraj en plumopintoj de supraj partoj kaj brusto. Kvankam la pezo ne estis registrita, komparo kun la rilata specio havigas ĉirkaŭkalkulon de 350 gramoj averaĝe.

La kolormodelo, malkutima por kolombo de la genro Columba, probable reprezentas kazon de konverĝa evoluo kun la PIP, kaj eble eĉ kazon de Müller-a kamuflimito, nome kontraŭ-predanto atributo de la kutimo de PIP por ariĝi en grandaj aroj kio malfaciligas la plukpredadon de individuaj birdoj, kaj permesas al la multe pli rara Arĝentkolombo kunhavi tiun avantaĝon.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis registrita dum la fino de la 19-a kaj komenco de la 20-a jarcentoj en ĉebordaj insuloj de la Natuna Maro (okcidente de Borneo) kaj okcidente de Sumatro, Indonezio, kaj en la apudaj ĉefteroj. La plej malnova registro estas de specimeno supozeble kaptita ĉe Pontianak antaŭ 1850. Verigeblaj registroj ekzistas el insuloj Burong (1899), Saja en la Lingga Insularo (samjare), Simeulue (ekz. Teluk Dalam kaj Teluk Labuan Bajau, 1901), Suda Pagai (1902) kaj Sipura en la Mentavajaj Insuloj, la Riaŭ-Insuloj (kelkajn fojojn), Tuangku Airdingin (1913), Jemaja Andriabu en la Anamba Insularo (1925), la Norda Natuna Insularo (1928), kaj en la provincoj de Sumatro Ĝambio kaj eble Suda Sumatro. Aliaj lokoj kie estis registroj estas Bintan en la Riaŭ-Insuloj (Junio 1930) kaj Pulau Gurungan Besar en la Karimata insularo (Marto 1931) kaj (nekonfirmita, antaŭ 1937) el Pulau Jarak en la Malaka Markolo. La specio estis remalkovrita pere de foto.[2]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Arĝentkolombo vivas en arbaroj de mangrovoj kaj alitipaj arbaroj de malaltaj teroj en ĉebordaj insuloj kaj apudaj marbordaj regionoj, je altitudo sub 100 m super marnivelo. Oni supozas, ke la specio vagadas sekvante la fruktojn laŭsezone, kaj estis ofte trovita asocie kun multe pli grandaj aroj de la Dukolora imperia kolombo. Ĝi reproduktiĝas ankaŭ en la nestokolonioj de tiu birdospecio, probable dum periodo de kelkaj monatoj el Marto/Aprilo antaŭen. Kiel plej el aliaj kolomboj, ĝi konstruas malfortan neston el bastonetoj en arboj kaj demetas unusolan blankan ovon, kiu havas kretecan, ne brilan ŝelon (male al tiuj de la DIK).

Nuntempa statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estis klasita kiel Draste Endanĝerita (D1) fare de BirdLife International, dedukte el ĉirkaŭkalkulita populacio de malpli ol 50 maturaj individuoj. Tio estas bazita sur manko de konfirmitaj vidaĵoj, tamen, kaj tiel la specio povus fakte estis pli abunda kaj simple ne identigita pro sia similo kun la Dukolora imperia kolombo.

La tialoj por la ŝajna malpliigo de la birdospecio ne estas bone konataj. Kvankam senarbarigo, speciale farigo de mangrovejoj, certe malbone efikis sur tiu birdo, oni ne certas pri starto de la malpliigo je amasa skalo en tiu frua dato. Simile, enkonduko de eksteraj predantoj (kiel katoj kiuj tuj iĝas sovaĝaj) eble malhelpis reproduktadon en ĉebordaj insuletoj, sed ankaŭ tio ŝajne ne estis ankoraŭ grava kiam la registroj ĉesis. Ĉiuokaze, la specio jam ne plu troviĝas en Burong, Mentavajaj Insuloj kaj Riaŭ-Insuloj, kaj ŝajne ja ekzistas nur en Siberut, Simeulue, kaj kelkaj el la apudaj insuletoj.

Estas kelkaj registroj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, supozeble de grandaj nombroj de individuoj, el la Natura Rezervejo Padang-Sugihan kaj el la rivero Sembilang en Suda Sumatro, kaj en la Nacia Parko Berbak en la Jambi provinco. Oni supozas, ke tiu birdospecio povas ekzisti, eble en konsiderindaj nombroj, en Suda Sumatro, speciale en la Banĝuasin duoninsulo, aŭ en la Natura Rezervejo Padang-Sugihan. Neniu el tiuj registroj estis verigitaj, tamen, kaj la specio neniam estis konsiderata partikulare nombra, speciale kompare kun la DIK. Pli ĵuse, oni kredas, ke la Arĝentkolombo estis vidita en Pulau Talang Besar, insuloj Talang Talang (parto de la Nacia Parko Talang-Satang), en 2001 (Wilson, 2004). Ankaŭ Butchart et al. (2006) mencias nekonfirmitan registron en 2002.

En 2011 individuoj observitaj por la unua fojo en Tanahbala en la Batu Insularo estis asociintaj kun la Dukolora imperia kolombo kaj la Verda imperia kolombo. En 2016, bestoĝardeno de Nias malkovris du Arĝentkolombojn en kaptiveco, kiam ili estis plenumantaj inventaron.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Goodwin, D (1959). “Taxonomy of the genus Columba”, Bulletin of the British Museum (Natural History) 6, p. 1–23. 
  2. - "2008 one individual was photographed between the islets of Mastokut Island and Simaimu Islands, off the southern tip of Siberut in the Mentawai Islands, Indonesia, confirming that the species survives in the wild." Bulletin of the British Ornithologists' Club, Vol. 129, (Septembro) 2009. LEE, M. T., DONG, D. L. & ONG, T. P. A photographic record of Silvery Pigeon Columba Argentina from the Mentawai Islands, Indonesia, with notes on identification, distribution and conservation
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-07-20. Alirita 2021-01-27.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bonaparte, Charles Lucien Jules Laurent (1855): 32 *1. Myristicivora grisea. In: Conspectus generum avium 2: 36. PDF fulltext available at Gallica: search for "Bonaparte" and "Conspectus"
  • Butchart, S. H. M.; Collar, N. J.; Crosby, M. J. & Tobias, J. A. (2005): Asian enigmas: Lost and poorly known birds: targets for birders in Asia. Birding Asia 3: 41–49. HTML plena teksto
  • Butchart, S. H. M.; Stattersfield, A. J. & Brooks, T. M. (2006): Going or gone: defining 'Possibly Extinct' species to give a truer picture of recent extinctions. Bull. B. O. C. 126A: 7-24. PDF plena teksto Arkivigite je 2012-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  • Collar, N. J.; Andreev, A. V.; Chan, S.; Crosby, M. J.; Subramanya, S. & Tobias, J. A. (editors) (2001): Silvery Wood-pigeon. In: Threatened Birds of Asia: The BirdLife International Red Data Book, 1550–1552. BirdLife International. (ISBN 0-946888-44-2) HTML plena teksto
  • Gibbs, David; Barnes, Eustace & Cox, John (2001): Pigeons and Doves. A&C Black, London. (ISBN 1-873403-60-7)
  • Wilson, Kerry-Jayne (2004): Notebook: A provisional sighting of the Silvery Pigeon on the Talang Talang Islands, Sarawak, Malaysia. Birding Asia 1: 55–57.
  • Lee, Mark T., Yong Ding Li & Ong Tun Pin (2009): A photographic record of Silvery Pigeon Columba argentina from the Mentawai Islands, Indonesia, with notes on identification, distribution and conservation En: Bulletin of the British Ornithological Club 129(3): 122–128.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]